*sibl/i PV

*sibli

(ntr)
Eligi sonon similan al tirata /s/.
a)
(iu) Senintence eligi tian sonon: vi iom siblas, vi havas en la buŝo unu denton, kiu fajfasZ .
b)
(besto aŭ aĵo) Simile bleki aŭ brui: siblas serpento, merlo, sago, ventoZ , kuglo.
VD:fajfi, ŝuŝi
angle:
hiss
beloruse:
шыпець, сіпець, сьвістаць
ĉeĥe:
svištět, syčet
france:
siffler (très aigu)
germane:
pfeifen, zischen
hispane:
silbar
hungare:
sziszeg, süvít, süvölt
katalune:
xiular (agut)
nederlande:
sissen, fluiten
ruse:
свистеть, сипеть, присвистывать (из-за дефекта речи)
slovake:
svišťať, syčať

siblaPIV1

Tia, ke ĝi siblas: Dorina trankvile levis la aŭskultilon, sed sibla vira voĉo glaciigis ŝin [1]; FON sibla konsonanto; MED sibla spirado.
1. J. Modest: En la ombro de la silento, Monato, 1997:3
france:
sifflant
ruse:
свистящий

siblo, siblado

Ago sibli; sono de io aŭ iu siblanta: la du lastajn vortojn ŝi elparolis kun akcento, kun sibloB .
france:
sifflement
ruse:
свист

siblanto

1.
Iu kiu siblas.
2.
FON Lang-denta frota konsonanto, kiel la esperantaj /s/ kaj /z/, aŭ ekfrota konsonanto, entenanta tian parolsonon (kiel la esperanta „c“). VD:ŝuŝa konsonanto
angle:
2. hissing sibilant
ĉeĥe:
sibilanta, sykavka
france:
2. sifflante
ruse:
свистящий (в знач. сущ.) 2. свистящий согласный
slovake:
sykavka

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o, ~ado: Mankas verkindiko en fonto.
~anto: Mankas dua fontindiko.
~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.