*administr/i PV

*administri

(tr)
POL Prizorgi la funkciadon de publika aŭ grava privata organizo: administri financojn, bienon, societon, distrikton, ministrejon; Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon [1]; [la] estroj de la triboj […] administris la kalkuladon [2]; via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la aferojn kune kun li Marta ; la unua ministro […] donas al ĉiuj konsilojn, kiamaniere oni devas administri la ŝtaton IKr ; la nova maniero administri la bienon knaris kiel neŝmirita rado PatrojFiloj ; mi administras la kristanan komunumon QuV ; Vilmos Bleier […] kompetente administris la financojn de Literatura Mondo EeP . VD:mastrumi, superrigardi2, teni3.b
angle:
administer
beloruse:
кіраваць, адміністраваць
bretone:
melestriñ, merañ
ĉeĥe:
šafářovat
dane:
administrere, forvalte, styre
france:
administrer (diriger), diriger, gérer, manager, piloter
germane:
verwalten
hebree:
לנהל
hispane:
administrar
indonezie:
mengelola, mengurus
itale:
amministrare
japane:
管理する [かんりする], 経営する [けいえいする], 運営する [うんえいする], 行政をつかさどる [ぎょうせいをつかさどる]
malaje:
mentadbir
nederlande:
beheren
pole:
administrować, zarządzać
portugale:
administrar, gerir, reger
rumane:
administra
ruse:
руководить, управлять, заведовать
slovake:
administrovať, spravovať
svede:
administrera
tibete:
དོ་དམ་
ukraine:
керувати, завідувати, урядувати, адмініструвати, вести справи, відати

administra

Rilata al administrado: mi estos eksigita el la administra ofico [3]; M. Ronco […] zorgas administraĵojn (administra tasko, proceduro, formalaĵo) por la seminario [4]. tedis la administraj demandoj kaj vizitoj [5]; [li] parolis kun aplombo de persono, kiu havas envidon en aferojn administrajn kaj politikajn Iŝtar ; administra centro [6].
beloruse:
адміністрацыйны, кіраўнічы ~aĵo: адміністрацыйная працэдура.
france:
~aĵo: formalité administrative.
germane:
~aĵo: Verwaltungsangelegenheit.
japane:
管理の [かんりの], 経営の [けいえいの], 運営の [うんえいの], 行政の [ぎょうせいの]
ukraine:
адміністративний, управлінський

administranto

Iu, kiu administras: Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis ĉion, kio apartenis al li […] [7]; la ĉefo […] deziris, ke lia administranto havu same bonajn teoriajn konojn pri agrikulturo HsT ; en la korto ili estis haltigitaj de l’ administranto ChL ; kion mi faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo, sed kun ĝiaj mizeraj administrantoj (klerikoj) mi volas perdi plu neniun vorton [8]. SUB:ekonomo, intendantoVD:afergvidanto, manaĝero
angle:
administrator
beloruse:
адміністратар
germane:
Verwalter
japane:
管理者 [かんりしゃ], 管理責任者 [かんりせきにんしゃ], 経営者 [けいえいしゃ], 運営者 [うんえいしゃ], 行政官 [ぎょうせいかん]
ukraine:
завідуючий, керуючий, керівник, адміністратор

administrantaro

POL Grupo de personoj, kiuj administras ion; administracio1. sur la konstruaĵo, okupita de la administrantaro de l' kvartalo, oni vidis […] kondamniton, kiun bastonas du aliaj personoj [9]; la administrantaro proponis, ke mi prenu sur min ĉiujn klopodojn pri la afero [10]; desupreniris […] uzinkomitatanoj […], administrantaro kaj la teknika personaro Metrop .
angle:
administrative unit
beloruse:
адміністрацыя, кіраўніцтва
bretone:
melestradurezh (an dud, an ensavadur)
ĉeĥe:
sbor správců, správa (osoby), správní úřednictvo
ĉine:
公共管理 [gōnggòngguǎnlǐ], 公共行政 [gōnggòngxíngzhèng]
france:
administration (groupe, institution)
germane:
Verwaltung
hispane:
administración
hungare:
igazgatóság, vezetőség, adminsztráció
indonezie:
unit administratif
itale:
amministrazione (dirigenza)
japane:
取締役会 [とりしまりやくかい], 経営陣 [けいえいじん]
malaje:
bahagian mentadbir
nederlande:
raad van beheer
pole:
administracja
portugale:
Adminstração(grupo de pessoas que administram)
rumane:
administrație
ruse:
руководство, администрация
slovake:
správa, administratíva (úradníci)
svede:
administration (grupp, institution)

administrejo

POL Loko en kiu oficas administrantaro; administracio3: la administrejo de la lernejo estis en la unua etaĝo [11]; por ricevi provekzempleron skribu al la administrejo […] aŭ al la redakcio [12]; oni veturas, laŭ oficistoj de la prezidanta administrejo, kvazaŭ per kamiono kun ŝtata flago [13]; la ministra kabineto malpermesis renovigon, riparon kaj rekonstruadon de administrejoj [14]. VD:oficejo, stabejo
11. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
12. La Ondo de Esperanto, 2000, No 10
13. Monato, last: Spartana sorto, 2007
14. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
angle:
administrative office
beloruse:
адміністрацыя (установа)
bretone:
melestradurezh (al lec'h)
ĉeĥe:
administrace, správní budova
france:
administration (bâtiment)
germane:
Verwaltungsgebäude
hebree:
מִנהָל
hispane:
administración
hungare:
igazgatósági épület
indonezie:
kantor administrasi
itale:
amministrazione (sede)
japane:
管理部 [かんりぶ], 管理事務所 [かんりじむしょ]
nederlande:
administratie
pole:
administracja
portugale:
sede de administração
rumane:
administrație
ruse:
администрация
slovake:
administrácia (úrad), správna budova
ukraine:
контора, канцелярія, правління

administraj notoj