2formal/a PV

formala

Akurate konforma al konataj reguloj.
a)
Laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa; konforma al konveneco, al dececo: neformala edukado Kon11 ; mia samlandano plenumis ĉiujn formalaĵojn, kaj mi kun la doktoro eniris FdO ; li plenumis ĉiujn formalajn detalojn de la edziĝa ceremonio. VD:konvencia, regula1
b)
Farita laŭ ceremonia, oficiala formo: [la] el formala malfermo de la kongreso EeP ; li sin turnis ne al popoloj, sed al la reprezentantoj de tiuj popoloj — al diplomatoj Zam ; administraj komplikaĵoj, formalaj kunsidoj kaj kunvenoj […] nur ĝenus la efikecon EeP .
c)
Plenprecize esprimita, en preciza formo, plenforma, nepra: formala ordono, devo, volo; eble, se vi eligus formalan akuzon, mi konfesus ChB ; [li] ĵus elmetis formalan plendon al la polico pri tio, ke oni ŝtelis ĉe li kofron ChV ; oni deziras formale vian opinion.
d)
Rilata al la formo, sed ne al la esenco de la afero, laŭforma, priforma: la rilatoj inter ili [estas] nur eksteraj, formalaj kaj maloftaj Ret ; tia formala koncepto […] neniel kontentigas la postulojn de retoriko Ret ; oni instruis […] dialektikon (fakte formalan logikon) kaj retorikon Ret ; el formala vidpunkto tiu ĉefkonkludo prefere apartenas al la fino Ret ; la stilo de liaj verkoj elstaras per la atingita formala fajneco dank’ al pacienca laboro de fajlado EeP ; la Ĝenevanoj plu persistis kaj serĉis formalajn erarojn en la proceduro EeP .
angle:
formal
beloruse:
фармальны
ĉeĥe:
formalitní, formalitový
ĉine:
形式上 [xíngshìshàng]
france:
catégorique, conventionnel (formel), explicite, exprès, formel (exprès, conventionnel)
germane:
1.a gewöhnlich, vorgeschrieben, konventionell 1.b formell, förmlich 1.c förmlich, offiziell 1.d formal, offiziell, nach Vorschrift, vorschriftsmäßig, vorschriftsgemäß
hispane:
formal
hungare:
formális, rendes, szokásos, hivatalos
japane:
外形的な [がいけいてきな], 形式上の [けいしきじょうの], 正式の [せいしきの], 正規の [せいきの], 儀礼的な [ぎれいてきな], 明確な [めいかくな], 明言された [めいげんされた]
nederlande:
formeel
pole:
formalny
portugale:
formal
ruse:
формальный
slovake:
formálny
tibete:
ལུགས་སྲོལ་ལྟར་
tokipone:
sewi
ukraine:
формальний, формений, зроблений за формою

formalaĵo

Precize difinita maniero, formo, laŭ kiu oni devas agi por obei la kutimon, regulon, leĝon: la elekto estis nur tute senvalora formalaĵo [1]; pagpromeson ni skribu, – tiaj formalaĵoj ne estas bezonataj HsT ; la glora ĉefpastro de ĉi tiu templo, Herhor, alvokis vin, por ke vi […] rifuzu aŭ donu al li la rajton de l' enterigo... tio estis nur formalaĵo, tiel antikva, kiel la egiptaj dinastioj [2]; la kanceliero traserĉis la meblojn nur por formalaĵo, ĉar li bone sciis, ke ne tie la reĝino kaŝis la gravan leteron IKr .
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
angle:
formality
beloruse:
фармальнасьць
ĉine:
正式流程 [zhèngshìliúchéng], 礼仪 [lǐyí], 技术细节 [jìshùxìjié], 专门的事项 [zhuānméndeshìxiàng], 专门性 [zhuānménxìng], 礼节 [lǐjié], 手續 [shǒuxù]
france:
formalité
germane:
Formalität, Formsache
hispane:
formalidad
hungare:
formalitás, külsőség, formaság
japane:
様式 [ようしき], 正式な手続き [せいしきなてつづき], 形式的行為 [けいしきてきこうい], 儀礼 [ぎれい]
nederlande:
formaliteit
pole:
formalność, formy obyczajowe, savoir vivre, dobre maniery dobre maniery
portugale:
formalidade
ruse:
формальность
ukraine:
формальність

formalismo, formalemo

1.
Tro pedanta atento kaj obeo al la formalaĵoj: [ŝi] per la lingvo de la societa formalismo esprimis sian bedaŭron KKr ; formalismo, burokratismo, senrimedismo, samgrupismo fermas horizontale la universalecon de UEA BonaLingvo ; Hans Kelsen, ĉefteoriulo de la jura formalismo […] suverene elblovetis: „mi estas juristo, ne moralisto“ [3].
2.
formala regularo: formalismo de voĉdono [4].
3. Monato, Filippo Franceschi: Mussolini, Hitler, Stalin kaj Bush, 2006
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
angle:
formalism
beloruse:
фармалізм
ĉeĥe:
formalizmus
france:
formalisme
germane:
Formalismus
hispane:
formalismo
hungare:
formalizmus
japane:
形式主義 [けいしきしゅぎ]
nederlande:
formalisme
pole:
formalizm
portugale:
formalismo
ruse:
формализм
slovake:
formalizmus
ukraine:
формалізм

malformala, neformala

Ne obeanta al formalaj reguloj, libera1.a: poste okazis neformala festo kaj balo; kunsidoj formalaj kaj neformalaj Kon11 ; mi povis uzi Esperanton kun aliaj homoj en neformala etoso Kon11 .
beloruse:
нефармальны, вольны
ĉine:
沒有形狀 [méiyǒuxíngzhuàng], 无定形 [wúdìngxíng], 非正式 [fēizhèngshì]
france:
décontracté, informel, négligé
germane:
informell, formlos, unmittelbar
japane:
略式の [りゃくしきの], 形式張らない [けいしきはらない]
tibete:
ལུགས་བསྟུན་མི་དགོས་པ་

administraj notoj

pri ~a 1.d:
        Indus enkonduki „laŭ/forma“ kaj
        „pri/forma“ uzataj en la difino.
        [MB]