*ador/i PV

*adori

(tr)
1.
REL Respektegi kaj honoregi kiel dion: ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, […] sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn [1]; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi [2]; ili ne buĉu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malĉaste adoras [3]; li faras […] idolon kaj adoras ĝin [4]; vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras PrV . VD:apoteozi, kulti
2.
(figure) Honoregi kvazaŭ dion aŭ diaĵon; pasie inklinegi al iu aŭ io: mi adoras la ĉampanon [5]; homo esperon senĉese adoras [6]; mi adoras virinojn! ili estas la diinoj de mia koro Marta ; ŝi rekonis tiun elektroplenan okulfajron, kiu adoris, kiu petegis, kiu ordonis [7]; la kronprinco[n…] la armeo adoris [8]; pasigi tutan duontagon en la arbaro […ho kiel], mi adoras la arbaron [9]; vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras PrV ; kiu mem sin adoras, nenion valoras PrV . VD:amegi, ardi4, ŝati
angle:
1. adore, worship 2. adore
beloruse:
1. пакланяцца, пахваляць 2. абажаць, горача любіць
bretone:
1. azeuliñ 2. bezañ sod gant
ĉeĥe:
adorovat, ctít, kořit se, velebit, zbožně uctívat, zbožňovat
france:
1. adorer (vénérer), rendre un culte (à), révérer, vénérer 2. adorer (chérir), aduler, chérir
germane:
anbeten, vergöttern 2. verehren
hebree:
להעריץ
hispane:
1. adorar
hungare:
imád
itale:
adorare
japane:
礼拝する [れいはいする], 崇拝する [すうはいする], あがめる, 敬慕する [たかししたする], あこがれる, 大好きである [だいすきである]
malaje:
1. memuja
nederlande:
aanbidden
pole:
1. adorować, czcić, wielbić 2. adorować, wielbić
portugale:
1. adorar, idolatrar, reverenciar 2. adorar, idolatrar
rumane:
1. adora, diviniza, venera
ruse:
1. поклоняться 2. обожать
slovake:
vzývať, zbožňovať, zbožne uctievať 1. uctievať
svede:
1. dyrka, tillbedja 2. dyrka, avguda
ukraine:
обожнювати, поклонятися

adoranto

1.
Tiu, kiu religie adoras1: mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj [10]; veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero [11].
2.
Tiu, kiu pasie amas kaj respektas, adoras2: kolektiĝas la adorantoj de Kama, nia pastrino [12]; adorantoj de Thorwaldsen [13]; nu, diris Stella, […] elserĉu la pekulon […] kaj starigu lin en la vicon de miaj adorantoj [14]; ŝia humila adoranto opiniis, ke for de ŝia ĉeesto la tempo pasas vere tro malrapide [15]; ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton PrV .
beloruse:
прыхільнік, паклоньнік
ĉine:
1. 崇拜者 [chóngbàizhě] 2. 仰慕者 [yǎngmùzhě], 崇拜者 [chóngbàizhě]
france:
adorateur ĉiu abomenaĵo trovas sian ~anton: tous les gouts sont dans la nature.
germane:
1. Anbeter 2. Verehrer
japane:
崇拝者 [すうはいしゃ]

adoraĵo

1.
Tio, kion iu adoras1: vero, jen la adoraĵo de l’ derviŝo (…) tion li adoris, tio estis lia sanktaĵo kaj ĉio… [16].
2.
Tio, kion iu adoras2.
VD:idolo
16. T. Pogosjan, trad. V. Sarkisjan: La derviŝoj, en: Orienta Almanako, 1913
beloruse:
аб’ект пахваленьня, ідал
france:
divinité, idole

administraj notoj