*frat/o

*frato

1.
GEN Virseksa ido de samaj gepatroj, rilate al samdevenaj idoj: li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato [1]; Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin [2]; Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban [3]; liaj filoj kaj liaj filinoj estis […] trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato [4]; en tiu momento aperis la tria frato [5]; ĉefa merito de fratoj Grimm estas […] kolekti tiel grandan nombron da fabeloj [6]; ĝemela frato [7]; malrajta frato [8]; kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu PrV ; (figure) mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj PrV .
2.
(figure) Homo, kiun oni amas kiel fraton, kaj kiu reciprokas tian amon: amiko fariĝas frato en mizero [9]; li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj [10]; militfrato. VD:kamarado, kolego3, kompaniano2, kunulo
3.
Titolo de ano en kelkaj religiaj ordenoj kaj en kelkaj societoj: aŭdinte la bruon, la monaĥoj komprenos, ke la tentoj sieĝas iun fraton, kaj ĉiuj kune iros preĝi [11]; la predikanto direktas sin al […]fratoj per Kristo“ […] laŭ la kutimo [12]; fratoj-homaranoj [13]; Fratoj de l’ Karitato [14]. VD:monaĥo
4.
Homfrato: karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio [15]; ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton [16]; iu viro […] vidis la kruelan kaj malnoblegan manieron laŭ kiu oni traktis unu el liaj fratoj, unu estulon kun du piedoj kaj sen plumoj, kiu havas animon [17].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:8
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:29
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:13
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:17
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
11. Internacia krestomatio, TRI Musketeroj
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
13. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
17. Voltero, trad. Lanti: Kandid aŭ la Optimismo, SAT: Paris, 1929. Ĉap. 3ª
afrikanse:
broer
albane:
vëlla
amhare:
ወንድም
angle:
brother milit~o: brother-in-arms.
arabe:
شقيق
armene:
եղբայր
azerbajĝane:
qardaşı
beloruse:
брат
bengale:
ভাই
birme:
အစ်ကို
bosne:
brata
bulgare:
брат
ĉeĥe:
bratr, fráter, konvrš, mnich laik
ĉine:
弟兄 [dìxiōng], 同业者 [tóngyèzhě], 哥儿 [gēr], 社友 [shèyǒu], 兄或弟 [xiōnghuòdì], 会友 [huìyǒu], 同业 [tóngyè], 同胞 [tóngbāo]
dane:
bror
elefene:
frate
estone:
vend
eŭske:
anaia
filipine:
kapatid na lalaki
france:
frère milit~o: frère d'armes.
galege:
irmán
germane:
Bruder milit~o: Waffenbruder. 3. Ordensbruder, Klosterbruder 4. Mitmensch, Nächster (Mitmensch)
guĝarate:
ભાઈ
haitie:
frè
hebree:
אח
hinde:
भाई
hispane:
hermano
hungare:
1. fivér, fiútestvér 2. testvér milit~o: fegyvertárs. 3. barát, testvér
ide:
fratulo
igbe:
nwanne
indonezie:
saudara laki-laki 3. bruder
irlande:
deartháir
islande:
bróðir
japane:
[このかみ]
jave:
adik
jide:
ברודער
jorube:
arakunrin
kanare:
ಸಹೋದರ
kartvele:
ძმა
kazaĥe:
аға
kimre:
brawd
kirgize:
байке, ини
kmere:
ប្អូនប្រុស
koree:
형제
korsike:
fratellu
kose:
ubhuti
kroate:
brat
kurde:
brak
latine:
frater
latve:
brālis
laŭe:
ອ້າຍ
litove:
brolis
loĵbane:
bruna
makedone:
брат
malagase:
rahalahy
malaje:
saudara
malajalame:
സഹോദരൻ
malte:
ħuh
maorie:
teina
marate:
भाऊ
monge:
tus kwv tij
mongole:
ах дүү
nederlande:
broer, broeder milit~o: wapenbroeder.
nepale:
भाइ
njanĝe:
m’bale
okcidentfrise:
broer
panĝabe:
ਭਰਾ ਨੂੰ
paŝtue:
ورور
perse:
برادر
pole:
brat
portugale:
irmão 1. irmão, mano 2. irmão, mano 3. irmão, frei
ruande:
umuvandimwe
ruse:
брат
samoe:
tuagane
sinde:
ڀاءُ
sinhale:
සහෝදරයා
skotgaele:
bràthair
slovake:
brat (v spoločenstve)
slovene:
brat
somale:
walaalkiis
ŝone:
hanzvadzi konama
sote:
mor’abo rona
sunde:
adi
svahile:
ndugu
svede:
bror
taĝike:
бародари
taje:
พี่ชายของ
tamile:
சகோதரர்
tatare:
абый
telugue:
సోదరుడు
tibete:
ཅོ་ཅོག་
tokipone:
mije sama, mije pi mama sama
turke:
erkek kardeş
ukraine:
брат
urdue:
بھائی
uzbeke:
aka
vjetname:
anh trai
volapuke:
blod, higem
zulue:
umfowabo

frata

1.
Rilata al frato: [ili] promesis al si fratan amon ĝis la morto [18].
2.
Simila al rilato inter fratoj: frata interligo [19]; la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo [20]; sendante al Vi fratan kaj samideanan saluton [21].
angle:
brotherly, fraternal
beloruse:
брацкі, братэрскі
bulgare:
братски
ĉeĥe:
bratrský
elefene:
fratin
france:
fraternel
germane:
brüderlich
hispane:
fraterno
hungare:
testvéri
ide:
fratulala
indonezie:
persaudaraan
japane:
兄弟の [きょうだいの], 大変仲のよい [たいへんなかのよい]
nederlande:
broederlijk
perse:
برادرانه
pole:
braterski
portugale:
fraterno, fraternal
ruse:
братский
slovake:
bratský
ukraine:
братній, братський, братерський
volapuke:
blodik, higemik

frataro

1.
GEN Tuto de fratoj en familio: la teron malsekigis jam ankaŭ la nigreruĝa sango de la frataro, ĉar la Toukolanoj jam frapis per siaj tranĉiloj [22].
2.
REL Societo aŭ grupo de samcelanoj, kiuj rigardas sin fratoj: la sekvantoj de Kristo konsistigas unuecan frataron [23]. VD:kongregacio
22. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
23. , B. Cadei: La plej Mirinda Alianco, Espero Katolika, 1984:6
beloruse:
1. браты 2. брацтва (рэлігійнае)
ĉine:
1. 昆仲 [kūnzhòng], 八拜交 [bābàijiāo], 兄弟关系 [xiōngdìguānxi], 八拜之交 [bābàizhījiāo], 兄弟的关系 [xiōngdìdeguānxi], 手足之情 [shǒuzúzhīqíng], 手足情誼 [shǒuzúqíngyì]
france:
1. fratrie 2. congrégation
germane:
1. Gebrüder, Brüderschar 2. Bruderschaft
indonezie:
1. saudara (kandung) 2. kongregasi

frateco

1.
Parenceco inter fratoj.
2.
Ama, helpema, kvazaŭfrata sento al iu, aŭ ĝenerale al la tuta homaro; homamo: mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj […] vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco [24]; justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla [25]; ni jam fariĝis kolegoj de vojo […] ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua [26].
24. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
25. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
26. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
angle:
brotherhood, fraternity
beloruse:
братэрства
ĉeĥe:
bratrství
elefene:
fratia
france:
fraternité
germane:
Brüderlichkeit
hebree:
אחווה
hispane:
fraternidad
hungare:
testvériség
ide:
fratuleso
indonezie:
persaudaraan
japane:
兄弟関係 [きょうだいかんけい], 兄弟愛 [きょうだいあい], 友愛 [ゆうあい], 同胞愛 [どうほうあい]
nederlande:
broederschap
okcidentfrise:
bruorskip
perse:
برادری
pole:
braterstwo, bruderszaft 1. braterstwo
ruse:
братство
slovake:
fraternita
turke:
kardeşlik
ukraine:
братерство, братство

*fratino

1.
GEN Inseksa ido de samaj gepatroj, rilate al samdevenaj idoj: mia fratino estas tre bela knabino [27]; efektive ŝi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne filino de mia patrino [28]; la fratinoj kaj duonpatrino ne rekonis ŝin [29]; vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino PrV .
2.
Titolo de anino en kelkaj religiaj ordenoj kaj en kelkaj societoj: ni iras pluen de ĉelo al ĉelo, al unu fratino post alia ni forprenas la vestojn, fine ankaŭ al la abatino [30]. VD:monaĥino
afrikanse:
suster
albane:
motra
amhare:
እህት
angle:
sister
arabe:
شقيقة
armene:
քույր
azerbajĝane:
bacı
beloruse:
сястра
bengale:
বোন
birme:
အစ်မ
bosne:
sestra
bulgare:
сестра
ĉeĥe:
sestra
ĉine:
[mèi], 姊姊 [zǐzi]
dane:
søster
elefene:
sore
estone:
õde
eŭske:
arreba
filipine:
kapatid na babae
france:
sœur
galege:
irmá
germane:
Schwester 1. Schwester 2. Schwester
guĝarate:
બહેન
haitie:
haŭse:
ya
hebree:
אחות
hinde:
बहन
hispane:
hermana
hungare:
1. lánytestvér, nőtestvér 2. nővér
ide:
fratino
igbe:
nwanne nwaanyị
indonezie:
saudara perempuan 2. suster
irlande:
deirfiúr
islande:
systir
japane:
姉妹 [しまい]
jave:
adhine
jide:
שוועסטער
jorube:
arabinrin
kanare:
ಸಹೋದರಿ
kartvele:
დის
kazaĥe:
қарындас
kimre:
chwaer
kirgize:
бир тууган
kmere:
បងស្រី
koree:
자매
korsike:
surella
kose:
usisi
kroate:
sestra
kurde:
xwişk
latine:
soror
latve:
māsa
laŭe:
ເອື້ອຍ
litove:
sesuo
loĵbane:
mensi
makedone:
сестра
malagase:
rahavavy
malaje:
kakak
malajalame:
സഹോദരി
maorie:
tuahine
marate:
बहीण
monge:
tus muam
mongole:
эгч
nederlande:
zus, zuster
nepale:
बहिनी
njanĝe:
mlongo
okcidentfrise:
suster
panĝabe:
ਭੈਣ ਨੂੰ
paŝtue:
خور
perse:
خواهر
pole:
siostra
portugale:
1. irmã, mana 2. irmã
ruande:
mushiki wawe
ruse:
сестра
samoe:
tuafafine
sinde:
ڀيڻ
sinhale:
සහෝදරිය
skotgaele:
piuthar
slovake:
sestra
slovene:
sestra
somale:
walaashaa
ŝone:
hanzvadzi sikana
sote:
morali’abo rona
sunde:
teteh
svahile:
dada
svede:
syster
taĝike:
хоҳар
taje:
น้องสาวของ
tamile:
அக்கா
tatare:
апа
telugue:
సోదరి
tibete:
ཨ་ལྕག་
tokipone:
meli sama, meli pi mama sama
turke:
kız kardeş
ukraine:
сестра
urdue:
بہن
uzbeke:
singil
vjetname:
em gái
volapuke:
sör, jigem
zulue:
udadewabo

fratina

Rilata al fratino: malgaja rideto, sed plena je fratina amo [31]; fratina sindonemo [32].
angle:
sisterly, sororal
beloruse:
сястрын, сястрынскі
elefene:
sorin
france:
sororal (rare)
germane:
schwesterlich
hispane:
fraterno
ide:
fratinala
nederlande:
zusterlijk
okcidentfrise:
susterlik
perse:
خواهرانه
ukraine:
сестрин, сестринський
volapuke:
sörik, jigemik

fratineco

Parenceco inter fratinoj.
angle:
sisterhood, sorority
beloruse:
сястрынства
elefene:
soria
france:
sororité
germane:
Schwesterlichkeit
ide:
fratineso
nederlande:
zusterschap
okcidentfrise:
susterskip
perse:
خواهری

*bofrato [33]

1.
GEN Frato de la propra edzo aŭ edzino: ŝia frato estas mia bofrato [34].
2.
GEN La edzo de frato aŭ fratino rilate al ties gefratoj.
3.
GEN La edzo de bofrato aŭ bofratino: inter si la edzoj de fratinoj estas bofratoj.
angle:
brother-in-law
beloruse:
1. дзевер, швагер, шурын 2. зяць 3. зяць
ĉeĥe:
švagr
ĉine:
郎舅 [lángjiù], 叔子 [shūzi]
elefene:
frate par sposi
france:
beau-frère
germane:
Schwager
hebree:
גיס
hispane:
1. cuñado 2. cuñado 3. concuño
hungare:
sógor
ide:
bofratulo
indonezie:
ipar laki-laki
japane:
義兄 [ぎけい], 義弟 [ぎてい]
nederlande:
zwager, schoonbroer, schoonbroeder
okcidentfrise:
skoanbroer
perse:
1. برادرشوهر، برادرزن 2. شوهرخواهر، شوهر برادر 3. شوهرِ خواهرشوهر، شوهرِ برادرشوهر، باجناق، شوهرِ برادرزن
pole:
szwagier 1. szwagier
ruse:
1. деверь, шурин 2. зять 3. зять, свояк
slovake:
švagor
ukraine:
дівер, брат чоловіка
volapuke:
lüblod

*bofratino

1.
GEN Fratino de la propra edzo aŭ edzino: ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve […] ŝia fratino estas mia bofratino [35].
2.
GEN La edzino de frato aŭ fratino rilate al ties gefratoj.
3.
GEN La edzino de bofrato aŭ bofratino.
angle:
sister-in-law
beloruse:
1. залоўка, залвіца, швагерка 2. братавая, нявестка 3. ятроўка
ĉeĥe:
švagrová
ĉine:
妯娌 [zhóulǐ], 姐姐在法律 [jiějiezàifǎlü], 姨妹 [yímèi], 嫂嫂 [sǎosao], 嫂 [sǎo], 寡嫂 [guǎsǎo]
elefene:
sore par sposi
france:
belle-sœur
germane:
Schwägerin 1. Schwägerin 3. Schwägerin
hispane:
1. cuñada 2. cuñada 3. concuña
hungare:
sógornő
ide:
bofratino
indonezie:
ipar perempuan
japane:
義姉 [ぎし], 義妹 [ぎまい]
nederlande:
zwageres, zwagerin, schoonzus, schoonzuster
okcidentfrise:
skoansuster
perse:
1. خواهرشوهر، خواهرزن 2. زن‌برادر، زن‌داداش، زن‌خواهر 3. جاری، زنِ خواهرشوهر، زنِ برادرزن، زنِ خواهرزن
pole:
szwagierka
ruse:
1. свояченица, золовка 2. невестка 3. невестка
slovake:
švagriná
ukraine:
зовиця, сестра чоловіка, невістка, братова, братова дружина
volapuke:
lüsör

*bogefratoj

GEN Gefratoj de la edz(in)o rilate al la edz(in)o: mia frato kaj fratino […] estas la bogefratoj de mia edzino [36].
angle:
brothers-in-law and sisters-in-law, siblings-in-law
ĉeĥe:
sourozenci manželky
elefene:
frates par sposi e sores par sposi, conasedas par sposi
france:
beaux-frères et belles-sœrs
hungare:
sógorok és sógornők
ide:
bofrati
indonezie:
ipar
nederlande:
schoonbroers en schoonzussen, schoonbrussen
perse:
خواهر و برادرهای همسر، هم‌نیاهای همسر
pole:
szwagrostwo
slovake:
súrodenci manželky
turke:
üvey kardeşler
volapuke:
lügems

duonfrato

GEN Virseksa ido nur de sama patro aŭ nur de sama patrino, rilate al la sampatraj aŭ sampatrinaj idoj: li pro tio malamis kaj ĵaluzis sian duonfraton, kiu vivis en pli bonaj familiaj cirkonstancoj ol li [37]; la tekaldrono […] plenumadis la oficon de kuireja kantisto kaj estis duonfrato de la samovaro [38].
angle:
half-brother
beloruse:
зводны брат
ĉeĥe:
nevlastní bratr
elefene:
duifrate
france:
demi-frère
germane:
Halbbruder
hebree:
אח חורג
hispane:
medio hermano
hungare:
féltestvér
ide:
mifratulo
indonezie:
saudara laki-laki seayah, saudara laki-laki sebapak, saudara laki-laki seibu
japane:
異父兄弟 [いふきょうだい], 異母兄弟 [いぼきょうだい]
nederlande:
halfbroer
okcidentfrise:
healbroer
perse:
برادر ناتنی
pole:
przyrodni brat, przyszywany brat (pot.)
ruse:
сводный брат
slovake:
nevlastný brat
svede:
halvbror
ukraine:
зведений брат

duonfratino

GEN Inseksa ido nur de sama patro aŭ nur de sama patrino, rilate al la sampatraj aŭ sampatrinaj idoj.
angle:
half-sister
beloruse:
зводная сястра
elefene:
duisore
france:
demi-sœur
germane:
Halbschwester
hispane:
media hermana
ide:
mifratino
indonezie:
saudara perempuan seayah, saudara perempuan sebapak, saudara perempuan seibu
japane:
異父姉妹 [いふしまい], 異母姉妹 [いぼしまい]
nederlande:
halfzuster
okcidentfrise:
healsuster
perse:
خواهر ناتنی
svede:
halvsyster
ukraine:
зведена сестра

*gefratoj

1.
GEN Frato(j) kaj fratino(j): mia frato kaj fratino (gefratoj) [39]; Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj [40]; ili sin reciproke tiel amis, kvazaŭ ili estus gefratoj [41]; amo kaj ĵaluzo estas gefratoj PrV .
2.
(malofte) GEN Frato(j) aŭ fratino(j): ĉu li havis gefratojn? – ne, li estis ilia sola infano [42].
angle:
1. brothers and sisters 2. siblings
beloruse:
1. брат і сястра, браты і сёстры 2. брат ці сястра, браты ці сёстры
ĉeĥe:
1. bratři a sestry, sourozenci obojího pohlaví 2. sourozenci
ĉine:
1. 兄弟姐妹 [xiōngdìjiěmèi], 兄弟姊妹 [xiōngdìzǐmèi]
elefene:
1. frates e sores 2. conasedas
france:
fratrie, frères et sœurs
germane:
1. Geschwister
hispane:
1. hermanos y hermanas
hungare:
testvérek (fivér/ek és nővér/ek)
ide:
1. gefrati 2. frati
indonezie:
saudara (kandung)
japane:
兄弟姉妹 [きょうだいしまい]
nederlande:
1. broers en zussen 2. brussen
okcidentfrise:
1. bruorren en susters
perse:
1. خواهر و برادرها 2. هم‌نیاها
pole:
rodzeństwo
ruse:
1. брат и сестра, братья и сёстры
slovake:
1. bratia a sestry
svede:
2. syskon
tokipone:
2. jan sama, jan pi mama sama
turke:
2. kardeşler
ukraine:
брат і сестра, брати і сестри
volapuke:
2. gems

gefrato

(malofte)
GEN Ido de samaj gepatroj, rilate al samdevenaj idoj; sibo: malofte ili mencias mankon de gefrato [43].
Rim.: Ĉi tiu uzo devias de la tradicia uzo, kaj ne ĉiuj esperantistoj akceptas ĝin. Vidu la duan sencon de ge-.
angle:
sibling
azerbajĝane:
qardaş
beloruse:
брат ці сястра
ĉeĥe:
sourozenec
elefene:
conaseda
finne:
sisarus
france:
adelphe
germane:
Geschwisterkind
hinde:
सहोदर [sahᘝdar]
hungare:
testvér
ide:
frato
indonezie:
saudara (kandung)
loĵbane:
tunba
nederlande:
brus
perse:
هم‌نیا
svede:
syskon
tatare:
кардәш
tokipone:
jan sama, jan pi mama sama
turke:
kardeş
volapuke:
gem

homfrato

Viro (aŭ abstrakta homo) rilate al alia(j) homo(j), kune rigardataj kiel idoj de la tuthomara familio: ne majstro, sed homfrato kaj kolego li volis esti VivZam ; per tio ĉesis la kaŭzo, kiu incitis homon kontraŭ homfrato [44]; tial mi estas esperantisto, ĉar mi sentas min homo kaj mi vidas homfraton en la homo, ĉu li apartenas al mia nacio aŭ al ne mia nacio [45].
VD:proksimulo
44. Sándor Szathmári: Kain kaj Abel, 1968.
45. Julio BAGHY: La verda koro, Ĉap. 4ª. 1937.
beloruse:
брат (у чалавецтве)
france:
frère humain
germane:
Menschenbruder
ruse:
брат (по человечеству)

interfratiĝi

Ekrilati kvazaŭfrate, kun frataj sentoj: ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos [46]; ĝojebriaj malliberuloj interfratiĝis, dancis [47].
46. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
47. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
angle:
fraternize, fraternise
beloruse:
пабратацца
ĉine:
結拜 [jiébài]
france:
fraterniser
germane:
sich verbrüdern
hispane:
fraternizar
hungare:
összebarátkozik
japane:
仲良くなる [なかよくなる], 親しく交わる [したしくまじわる]
nederlande:
verbroederen
pole:
bratać się
ruse:
брататься, побрататься
ukraine:
брататися

laktofrato, mamfrato

GEN Virseksa ido mamnutrita de fremda patrino, rilate al ŝiaj propraj idoj: iufoje vizitadis ŝin ŝia laktofrato, la filo de Zoja Petrovna, sed li estis gasto malofta en la domo [48]. VD:mamnutristino
48. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
angle:
milk brother
beloruse:
малочны брат
ĉeĥe:
spolukojenec
france:
frère de lait
germane:
Milchbruder
hungare:
tejtestvér
ide:
laktofratulo
indonezie:
saudara laki-laki susuan
japane:
乳兄弟 [ちきょうだい]
nederlande:
zoogbroer
perse:
برادر شیری
pole:
mleczny brat
ruse:
молочный брат
slovake:
spolukojenec
ukraine:
молочний брат

laktofratino, mamfratino

GEN Inseksa ido mamnutrita de fremda patrino, rilate al ŝiaj propraj idoj. VD:mamnutristino
angle:
milk sister
beloruse:
малочная сястра
france:
sœur de lait
germane:
Milchschwester
hungare:
tejtestvér
ide:
laktofratino
indonezie:
saudara perempuan susuan
japane:
乳姉妹 [ちきょうだい]
nederlande:
zoogzus
perse:
خواهر شیری

laika frato

REL Monaĥo sin dediĉanta pli al la pratikaj taksoj de monaĥejo, ol al studo kaj preĝo: aŭskultu, Trudo, mi ne plu ŝatas esti laika frato en nia monaĥejo; alia estonto por mi estas destinita, ol tutvive sterki la kampon kaj falĉi la grenon [49].
49. M. Koenen, trad. P. C. M. van de Vijver: La sunkrono, 1937
angle:
lay brother
france:
frère convers, frère lai
germane:
Laienbruder
itale:
frate konverso
nederlande:
lekenbroeder
okcidentfrise:
likebroer

administraj notoj

~ineco: Mankas fontindiko.
~ineco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bo~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bo~ino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
boge~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duon~ino: Mankas fontindiko.
duon~ino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ge~o: Mankas dua fontindiko.
lakto~o, mam~o: Mankas dua fontindiko.
lakto~ino, mam~ino: Mankas fontindiko.
lakto~ino, mam~ino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
laika ~o: Mankas dua fontindiko.