tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru tr


Longa tegmentohava ejo de domo, kies unu
longa flanko estas nefermita:

arkado,
klostro,
peristilo

En teatra spektejo, la plej alta balkono kun la plej
malmultekostaj sidlokoj.

Alta, longa, bone prilumita salono en palaco aŭ luksa
domo, uzata kiel promenejo kaj (aŭ) por elmontri artaĵojn:
la galerioj de la Vatikana palaco [4].

Salonego aŭ domo destinta por elmontri artaĵojn aŭ
kuriozaĵojn; ĉefelemento en la nomo de pluraj grandaj
muzeoj belartaj.
kabineto2,
muzeo1
Kolekto da
artaĵoj aŭ kuriozaĵoj:
galerio de pentraĵoj
[5];
galerio pri naturscienco;
(figure)
la rakontoj prezentataj en Dekamerono parte estas galerio
el malnovaj fabeloj, legendoj kaj anekdotoj, rakontitaj en
diversaj landoj kaj epokoj preskaŭ ekde Adamo
[6].
kabineto,
muzeo
tunelo
Supozeble temas pri plia senco de ~o kaj la sufikso -et
konservas sian normalan sencon. [MB]