tradukoj: fr

gir/i PIV1

giri

(ntr)
(malofte)
Moviĝi laŭ cirkla aŭ spirala kurbo: estis senvente; la Kolomboj ludeme giradis super la domo [1]; M/S Atlǿy jam sukcesis pene giri 180 gradojn sur la malvasta fjordo kaj nun disaŭdigas hupsonon [2].

Rim.: Estas troveblaj kelkaj ekzemploj de transiga uzo: ili ... komencis per speciala movo giri la supran korpoparton [3].

tradukoj

francaj

~i: tournoyer, virer.

fontoj

1. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
2. S. Johansson: El ombro de l' tempo, 2017
3. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 8a


ℛevo | datumprotekto | gir.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.1 2019/01/29 15:10:17