tradukoj: be bg ca de en es fr nl pl ro ru

9kodeks/o Z PV

9kodekso

1.
ARKETIP Manuskripto el kunkudritaj folioj: apud la papiruso Bodmer kutime estas multe admirata kaj aprezata la „Codex Vaticanus“ (Vatikana kodekso), kiu estas unu el la plej antikvaj manskribitaj kodeksoj (el la 4a jarcento) kun preskaŭ la tuta malnova testamento kaj kun granda parto de la nova, greke skribita sur pergameno en uncialaj (majusklaj) literoj [1].
2.  
MED Kolekto de la farmaciaj formuloj akceptitaj de la medicina fakultato. VD:farmakopeo
3.  
JUR Kohera kolekto da normoj aŭ leĝoj, regulantaj iun branĉon de sociaj rilatoj: civila kodekso; kriminala kodekso; komerca kodekso; la parte vivrandaj roluloj havas tre malsamajn opiniojn pri metafizikaj aferoj kaj la ebla morala kodekso [2]; la fama kodekso de Hammurabi [3]; foje ne konserviĝis originalaj verkoj pro tio, ke oni preferis uzi antologiojn faritajn de postaj aŭtoroj, tiel ekzemple la kodekso de Justiniano kaŭzis malaperon de pli fruaj romiaj leĝaroj [4]; tradicia islama kodekso ja postulas pruvon pri virg(in)eco [5]. SIN:kodo

tradukoj

anglaj

~o 1.: codex; ~o 2.: pharmacoepia, pharmacopia.

belorusaj

~o 1.: кодэкс; ~o 2.: фармакапэя; ~o 3.: кодэкс.

bulgaraj

~o 2.: фармакопейна; ~o: кодекс.

francaj

~o 1.: codex; ~o 2.: pharmacopée officielle, codex; ~o 3.: code.

germanaj

~o 1.: Kodex, alte Handschrift; ~o 2.: Pharmakopöe, Verzeichnis der offiziellen Arzneimittel; ~o 3.: Kodex, Gesetzbuch. civila ~o: Bürgerliches Gesetzbuch, Zivilgesetzbuch; kriminala ~o: Strafgesetzbuch; komerca ~o: Handelsgesetzbuch.

hispanaj

~o 1.: códice; ~o 2.: farmacopea; ~o 3.: código (conjunto de normas).

katalunaj

~o 1.: códex; ~o 2.: farmacopea.

nederlandaj

~o 1.: codex; ~o 2.: farmacopee; ~o 3.: wetboek. civila ~o: burgerlijk wetboek; kriminala ~o: strafwetboek, wetboek van strafrecht; komerca ~o: handelswetboek, wetboek van koophandel.

polaj

~o 1.: kodeks; ~o 2.: farmakopea; ~o 3.: kodeks.

rumanaj

~o 1.: cod; ~o 2.: farmacopee; ~o 3.: cod.

rusaj

~o 1.: кодекс; ~o 2.: фармакопея, рецептурная книга; ~o 3.: кодекс, свод законов, уложение.

fontoj

1. Armando ZECCHIN: Vatikana bibliotekoMonato
2. PEJNO Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato
3. Andrzej Grzębowski: Irano: la 131a lando de MT, LOdE, n-ro 81 (2001:7)
4. Vera Barandovská-Frank: La plej famaj verkoj de Erasmo de Roterdamo, (AIS-kurso, 1 studunuo)
5. P. Thorsen: Ĉu eblas reakiri virgecon?, La Kancerkliniko, dec. 1994 (citite laŭ Eventoj n-ro 068


ℛevo | datumprotekto | kodeks.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2018/08/06 22:11:40