*krokodil/o

*krokodilo

ZOO Genro el familio krokodiledoj (Crocodylus), granda kvarpieda danĝera reptilio, vivanta en grandaj riveroj de tropikaj landoj: en Tan-ta-ren estis du famaj lokoj: la lageto de l' sanktaj krokodiloj kaj la templo de Hator [1]; egipta knabino […] ĉerpante akvon ekvidos la tuberoplenan dorson de l' krokodilo [2]; surborde sunbaniĝas dolĉakvaj krokodiloj [3]; ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam ĝi komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo [4].

Amerika krokodilo (Crocodylus acutus), La Manzanilla, Jalisco, Meksiko
CC BY-SA 2.5  [5]
angle:
crocodile
beloruse:
кракадзіл
bulgare:
крокодил
ĉine:
[è], 鳄 [è], 鱷魚 [èyú], 鳄鱼 [èyú]
filipine:
buwaya
france:
crocodile
germane:
Krokodil
hispane:
cocodrilo
hungare:
krokodil
indonezie:
buaya
itale:
coccodrillo
japane:
ワニ, クロコダイル
latinece:
Crocodylus
nederlande:
krokodil
pole:
krokodyl
portugale:
crocodilo
rumane:
crocodylus
ruse:
крокодил
svede:
krokodil
turke:
timsah
ukraine:
крокодил

krokodiluloj

ZOO Ordo de reptilioj (Crocodilia): kajmano estas genro de grandaj krokodiluloj vivantaj en riveroj [6].
beloruse:
кракадзілы (атрад)
bulgare:
крокодилови
france:
crocodiliens
germane:
Krokodile
itale:
coccodrilli (Crocodilia)
latinece:
Crocodilia
nederlande:
krokodilachtigen
pole:
krokodylowate
rumane:
crocodylidae
ruse:
крокодилы (отряд)
ukraine:
крокодили

krokodili

(ntr)
ESP(frazaĵo) Paroli kun esperantistoj ne en Esperanto: homoj pli-malpli kaŝe parolas en fremda lingvo – krokodilas – por interŝanĝi maldecaĵojn pri la ĉeestantoj [7]; oni ja plejparte krokodilis, kaj tamen la etoso ŝajne venis [8]; ĉu vi neniam krokodilis?– jes, kompreneble ĉar ni devis klarigi kelkajn vortojn al komencantoj – krome, escepte, en tiu staĝo ni ĉiuj estis francoj [9]. VD:aligatori, gaviali, kajmani
7. Monato, Jomo Ipfelkofer: Lingva konfuzo kaj Konfuceo, 2013
8. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
9. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
angle:
speak a language besides Esperanto with Esperantists
beloruse:
гаварыць не на эспэранта ў асяродку эспэрантыстаў
france:
crocodiler
germane:
krokodilisch sprechen, unter Esperantisten nicht Esperanto, sondern die Muttersprache benutzen
hungare:
krokodilkodik
itale:
coccodrillare (non parlare in Esperanto)
japane:
自国語で話す [じこくごではなす]
nederlande:
krokodillen (zijn moedertaal spreken i.p.v. Esperanto)
pole:
(w środowisku esperanckim mówienie lub pisanie w języku ojczystym wszystkich jego odbiorców), krokodylić
ruse:
крокодилить
svede:
att tala med esperantister på modersmålet istället för på Esperanto
ukraine:
говорити національною мовою серед есперантистів

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.
~uloj : Mankas dua fontindiko.