tradukoj: bg ca cs de en es fr id nl pl pt ru sk

8Meksik/o PIV1

8Meksiko [1][2][3]

1.  
GEOGPOL[4] Lando en la centra kaj norda Amerikoj, kies ĉefurbo estas la samnoma urbo Meksiko2; la teritorio de la Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, limanta kun Belizo, Gvatemalo, Usono, Atlantiko (Kariba Maro kaj Meksika Golfo) kaj Pacifiko: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo [5]; malnova tradicia religia kredo en Meksiko aŭguris, ke iam en la estonteco revenos la hero-dio Kecalkoatl, kiu mistere forlasis la landon antaŭ multaj jaroj [6]; inter tiuj ŝtatoj kun nur unu abonanto estas […] ekzemple ankaŭ Kolombio kaj Meksiko [7]; NALKA en 1994 forigis komercajn kaj investajn obstaklojn inter Kanado, Meksiko kaj Usono [8]. (MX)
2.  
GEOGPOL La ĉefurbo de Meksiko1 (99˚07'U, 19˚26'N): ...por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon „Meksiko“ kaj la landon „Meksikio“ [9]; ne forgesu ke Meksiko estas urbo konstruita sur lago [10]; la 9 aliaj elektitaj urboj, kiuj laŭ la gvidlibro nepre vidindas, estas Bejruto, Ĉikago, Glasgovo, Lisbono, Meksiko, Sao Paŭlo, Ŝanhajo, Varsovio kaj Zuriko [11].
3.  
GEOGPOL Provinco (subŝtato) de Meksiko1.

Meksikurbo  

Meksiko2: ĉefurbo de la Azteka imperio, post la konkero de la imperio fare de la hispanoj, Tenoĉtitlano iĝis Meksikurbo, nun la ĉefurbo de Meksiko [12].

Meksiklando EdE  

Meksiko1: la vivo pulsas ankoraŭ en tiu parto, en kiu la aŭtoro nin kondukas en Meksiklandon ... [13].

meksikano, meksikanino

Civitano, civitanino de Meksiko.

meksika

Rilata al la ŝtato Meksiko.

Novmeksiko, Nov-Meksiko  

GEOG Subŝtato en la suda parto de Usono; Novmeksikio: laŭ raporto de CNN ... la plej danĝeraj usonaj ŝtatoj estas Nevado, Nov-Meksiko kaj Arizono [14]; pluraj el ili trovis la vojon al Taos en Nov-Meksiko, kie Michael aĉetis terenon por ebligi al ili realigi siajn revojn [15]; ĉe la tribo Amba en Ugando kaj la Anasazioj en Nov-Meksiko la nombro de murdoj estas malpli ol po du je 100 000 [16].

tradukoj

anglaj

~o 1.: Mexico; ~o 2.: Mexico City; ~o 3.: Mexico State; ~urbo: Mexico City; ~lando : Mexico; Novm~o, Nov-~o: New Mexico.

bulgaraj

~o 1.: Мексико; ~lando : Мексико.

ĉeĥaj

~o : město Mexiko; ~urbo: město Mexiko.

francaj

~o 1.: Mexique; ~o 2.: Mexico; ~urbo: Mexico; ~lando : Mexique; m~ano, m~anino: Mexicain, Mexicaine (subst.); m~a: mexicain, mexicaine (adj.); Novm~o, Nov-~o: Nouveau Mexique.

germanaj

~o 1.: Mexiko; ~lando : Mexiko.

hispanaj

~o 1.: México, Méjico, Estados Unidos Mexicanos; ~lando : México, Méjico, Estados Unidos Mexicanos.

indoneziaj

~urbo: Kota Meksiko; ~lando : Meksiko.

katalunaj

~o : Mèxic; ~urbo: Ciutat de Mèxic; ~lando : Mèxic; Novm~o, Nov-~o: Nou Mèxic.

nederlandaj

Novm~o, Nov-~o: Nieuw-Mexico.

polaj

~o 1.: Meksyk, Meksykańskie Stany Zjednoczone; ~lando : Meksyk, Meksykańskie Stany Zjednoczone; Novm~o, Nov-~o: Nowy Meksyk.

portugalaj

~o 1.: México.

rusaj

~o 1.: Мексика; ~o 2.: Мехико; ~o 3.: штат Мехико; ~urbo: Мехико; ~lando : Мексика; Novm~o, Nov-~o: Нью-Мексико.

slovakaj

~o : Mexiko (mesto); ~urbo: Mexiko (mesto).

fontoj

1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. Vikipedio, Meksiko
4. Oficiala Informo de AdE, numero 12
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
6. Monato, Donald BROADRIBB: Pri indiĝenaj meksikanoj
7. MonatoS. Maul
8. Monato, Elson B. SNOW: Sekvoj de la pakto pri libera merkato
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47a, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
10. Enrique: Meksiko-Urbo, 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, 2001
11. Monato, pp: Antverpeno inter la pintaj 10 urboj
12. Vikipedio, Tenoĉtitlano
13. Bibliografio ‐ Stranga heredaĵo, Literatura mondo, Dec. 1922, p. 67
14. K. Miner: taglibro, 2007-04-27
15. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo
16. Monato, Ivo Durwael: Neniam tiel pacemaj

m~ano, m~anino: Mankas dua fontindiko.
m~ano, m~anino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
m~a: Mankas dua fontindiko.
m~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | meksik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2017/12/22 23:10:21