parcel/o JED

parcelo

1.
Areo, kiun oni povas aparte aĉeti, farmi, heredi: Manase ricevis dek parcelojn [1]; li kaŝe aĉetis parcelon da grundo proksime al la konstruotaj domoj [2]. TUT:katastroVD:akro, akreo, hubo, terpeco
2.
Areo, apartigita de tuta bieno por prizorgado: laŭlonge-laŭlarĝe etendiĝis tuboj […] per tiuj oni kondukis la akvon por akvumi la parcelojn, ĉar la rizo postulas tre malsekan humon [3]; la florkampo dispeciĝis al parceloj: bluaj, flavaj kaj ruĝaj kvadratoj amasiĝis unu apud la alia [4]; en sia apuddoma parcelo el 9 aroj li aranĝis japanstilan ĝardenon [5]. VD:bedo, kampo1.a
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 17:5
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 4. Konstante Frapante.
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
5. L. Straznickas: Entuziasmulo pri Japanio, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 26a
angle:
parcel (of land)
beloruse:
надзел (зямлі), дзялянка
ĉeĥe:
parcela, pozemek
ĉine:
宗地 [zōngdì]
france:
parcelle (terrain), terrain
germane:
Parzelle, Flurstück, Grundstück
hungare:
telek, parcella
japane:
一区画 [ひとくが], 一筆 [いっぴつ]
nederlande:
perceel, kavel
pole:
parcela, działka
portugale:
parcela (de terreno), lote
ruse:
земельный участок, надел, парцелла
slovake:
pozemok
ukraine:
парцела, парцеля, земельна ділянка, наділ

disparceligi, disparceli

(tr)
Dividi bienon en parcelojn.
angle:
divide (land) into lots
beloruse:
дзяліць (зямлю на надзелы)
france:
lotir (un terrain)
germane:
parzellieren, in Flurstücke aufteilen
hungare:
parcelláz, kimér (földet)
nederlande:
verkavelen
pole:
rozparcelować

administraj notoj

dis~igi, dis~i: Mankas dua fontindiko.
dis~igi, dis~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.