tradukoj: be bg br cs de en fr hu nl pl pt ru sk

*peron/o PV

*perono

1.
ARKI Ekstera malalta ŝtuparo finiĝanta per plataĵo, sur kiu malfermiĝas pordo de domo: vasta pina domo kun peroneto [1]; sur la perono de l' restoracio mi renkontis la edzon de Vera Mary.
2.  
(evitinde) =kajo granda amaso atendis sur la perono de la Budapest-a stacidomo [2]; mi staris ĉe la elirejo de pasaĝeroj. Ankoraŭ neniu troviĝis sur la supro de la ŝtuparo, kiu kondukas al la perono [3]; pordoj klakas kaj malpeze ŝarĝitaj pasaĝeroj jam saltas sur la peronon [4].

tradukoj

anglaj

~o 1.: front steps, stoop, perron.

belorusaj

~o 1.: ганак, пад'езд; ~o: пэрон.

bretonaj

~o 1.: menk-ti.

bulgaraj

~o 1.: праг.

ĉeĥaj

~o: nástupiště, perón, zvýšení zápraží.

francaj

~o 1.: perron.

germanaj

~o 1.: Freitreppe, Vortreppe; ~o: Bahnsteig.

hungaraj

~o 1.: külső lépcső, bejárati lépcső; ~o: peron.

nederlandaj

~o 1.: stoep, bordes; ~o: peron.

polaj

~o 1.: ganek, schody zewnętrzne.

portugalaj

~o 1.: escadaria.

rusaj

~o 1.: крыльцо, подъезд; ~o: перрон.

slovakaj

~o: nábrežie, nástupište, pavlač, perón, plošinka.

fontoj

1. A. Edelmann, trad. I. Kaminski: La forgesita pipo, en: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1904
2. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
3. Ueyama M.: Pardonon!, l' omnibuso, 1970
4. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978


ℛevo | datumprotekto | peron.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2017/10/24 16:10:15