1ras/oVdE

raso

1.
BIO Subspecio, estiĝinta ekz. pro bredado, kulturado aŭ geografia izoliteco: bela raso de kokoj, de rozojPV ;
a)
ZOO Raso animala: la ĉevaloj el tiu raso (Przewalskii) sovaĝe vivis en la vastegaj stepoj de Centra Azio [1]; la balancĉevalo parolis pri kurdresado kaj pri rasa sango [2]. SUB:ĉevalraso, hundraso
b)
BOTAGRHOR Raso vegetala: ekzistas miloj da diversaj pomrasoj; ekzemple, unu raso de tritiko havas 14 kromosomojn, dua havas 28, tria havas 42 [3]; Hungario nuntempe […] uzas, krom internaciajn, ĉirkaŭ 10 enlandajn vinberrasojn por la vinproduktado [4]; la kresko de kvar greftkombinaĵoj de frua terpomraso (Doré) kaj malfrua (Populair) estas studita [5].
VD:speco1
2.
(arkaismo) En antropologio ĝis la 20a jc: aro da homoj kiuj plejparte havas komunajn korpajn apartaĵojn en siaj korpaj trajtoj: oni trovis ĉi tie nigrajn kaj aliajn neeŭropajn rasojn, kiuj diferencas de la blankuloj (1) fizike kaj (2) rilate al ekonomi-socia nivelo [6]; egaleco de ĉiuj popoloj, nacioj kaj rasoj [7]; kruciĝado de rasoj EE ; negro de l' plej nigra ras' [8]; Malajzio estas lando kie loĝas diversaj rasoj [9]; (figure) la poemo „La infana raso“ de W. Auld. VD:etno
Rim.: Per genetikaj esploroj montriĝis, ke ĉe la moderna homo (t.e. Homo sapiens) la koncepto de homaj rasoj ne havas biologian bazon. Alivorte la genetika variado ene de unuopa etno estas same granda kiel inter diversaj etnoj. La modernaj homoj pra- kaj nuntempe tiomgrade migradis kaj intermiksiĝis, ke ne povis apartiĝi rasoj kiel ĉe geografie izolitaj specioj aŭ hejmbestoj. Plie tiu koncepto estis ofte misuzata de rasismaj kaj faŝismaj ideologioj.
3.
GEN(arkaismo) Gento, etno: idoj el la raso de Abraham [10]; vi estas raso elektita [11]; la raso Izraela [12]; la alfluo de fremduloj detruis la unuecon de la raso [13]; ĉiu popolo faras konstruaĵojn, konformajn al ĝia raso kaj gusto [14].
1. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo
3. Enkonduko en la biologion
4. HungaroMania 2020
5. H.G.Wittenrood: La lnfluo de la greftaĵo kaj la subtrunko al la dlsvolviĝo de la terpomo, Resumoj kaj klarigoj de tabeloj kaj figuroj el la „Jaarboek“ 1960" (Jarlibro 1960). P. 26.
6. E.K.: Letero pri la sudafrika tragedio, Norda Prismo, 57:5
7. I. Lapenna: Retoriko
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, La Propaganda Taĉmento
9. CHAN Sook Wai: Multlingveco, Monato, 1994/01, p. 21
10. La Nova Testamento, La agoj 13:26
11. La Nova Testamento, I. Petro 2:9
12. La Nova Testamento, Filipianoj 3:5
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
angle:
breed 1.b cultivar
beloruse:
раса, завод (жывёлаў), парода (жывёлаў)
ĉeĥe:
pododrůda
france:
race
germane:
Rasse 1.b Sorte 1. Unterart 3. Ethnie
hispane:
raza
hungare:
nemzetség 1. fajta
japane:
人種 [じんしゅ], 品種 [ひんしゅ], 亜種 [あしゅ], 一族 [いちぞく], 民族 [みんぞく]
nederlande:
ras
pole:
rasa
portugale:
raça
ruse:
1.a порода 1.b сорт (культурных растений) 1. разновидность (биол.) 2. раса 3. род
slovake:
plemeno, rasa
svede:
ras
turke:
ırk
ukraine:
раса, порода

rasismo

Malestimo aŭ eĉ atakemo kontraŭ homoj diferencaj, rigardataj kiel malsuperaj: lukto kontraŭ rasismo komenciĝas per edukado [15]; mi scias bone […] pri la rasismo ĉe eŭropanoj [16]. VD:faŝismo
15. Jorge Camacho: Diskutige kaj diskutinde, Monato, 2000/08, p. 25
16. Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj, Monato, 2003:2, p. 22a
beloruse:
расізм
ĉeĥe:
rasismus
france:
racisme
germane:
Rassismus
hispane:
racismo
hungare:
fajgyűlolet, rasszizmus
japane:
人種主義 [じんしゅしゅぎ], 人種差別 [じんしゅさべつ]
nederlande:
racisme, rassendiscriminatie, rassenhaat
pole:
rasizm
ruse:
расизм
slovake:
rasizmus
turke:
ırkçılık
ukraine:
расизм

rasisto

Homo malfavora, malŝata aŭ atakema al homoj diferencaj: histerii pri Eŭropo en la manoj de faŝistoj, rasistoj kaj aliaj ekstremdekstremuloj [17]; ili nutris la antaŭjuĝojn de rasistoj kaj dekstremuloj, kiuj timas malfortigon de tradiciaj kulturoj kaj moroj [18].
17. Monato, Paul Gubbins: La Eŭropo-eksperimento: ĉu fiaskonta?, 2014
18. Monato, Paul Gubbins: Ni estas Charlie, 2015
beloruse:
расіст
ĉeĥe:
rasista
france:
raciste
germane:
Rassist
hispane:
racista
hungare:
fajgyűlolő, rasszista
japane:
人種主義者 [じんしゅしゅぎしゃ], 人種差別論者 [じんしゅさべつろんしゃ]
nederlande:
racist
pole:
rasista
ruse:
расист
slovake:
rasista
tibete:
མི་རིགས་ཕྱོགས་རིས་བྱེད་མཁན་
turke:
ırkçı
ukraine:
расист

bonrasa

Estanta ano de raso kun bonaj, utilaj ecoj: kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj [19]; hundo bonrasa estas bona por ĉaso PrV ; homido, havante bonrasan sangon kaj genealogian liston kiel la Arabaj ĉevaloj Fab3 .
beloruse:
завадзкі, уродны, чыстакроўны
ĉeĥe:
chovný, plemenný, čistokrevný
france:
de bonne race
hispane:
de buena raza
hungare:
faj- (jó fajtájú)
japane:
血統のよい [けっとうのよい]
nederlande:
van een goed ras
pole:
rasowy
ruse:
породистый
slovake:
čistokrvný
ukraine:
племінний, породистий

miksrasulo

(arkaismo) Ido de diversetnaj gepatroj: indianoj kaj blankaj fremduloj, plejparte miksrasuloj, loĝas nuntempe pace sur la argentina kaj ĉilia deklivoj de la estingiĝinta vulkano [20]; kio pri miksrasuloj – duone blankaj duone nigraj [21]?
20. Monato, Werner Schad: Tondrulo montego de la Andoj, 2003
21. B. Wennergren: Re: La milito en Kosovo, soc.culture.esperanto, 1999-07-07
beloruse:
мэтыс, гібрыд
ĉeĥe:
míšenec
france:
bâtard (métis), métis
germane:
Mischling
hispane:
mestizo
hungare:
keverék (fajta), korcs
nederlande:
halfbloed
pole:
mieszaniec, rasa mieszana
ruse:
метис, помесь
slovake:
miešanec
turke:
kırma, melez, karışık

purrasa

AGR Besto, ido de samrasaj gepatroj: purrasa hundo; en 2004 la lasta „purrasa“ franca ursino estis mortpafita eksterleĝe [22].
22. Monato, Jomo Ipfelkofer: Bavario funebras pro Beppo Bruno, 2006
beloruse:
чыстакроўны
ĉeĥe:
čistokrevný
france:
de race pure
germane:
reinrassig
hispane:
de pura raza
hungare:
telivér, faj-, fajtiszta
japane:
純血種の [じゅんけつしゅの], 純血の [じゅんけつの]
nederlande:
rasecht, raszuiver, zuiver, volbloed
pole:
czystej rasy, czystej krwi
ruse:
чистокровный, чистопородный
slovake:
plnokrvný, čistokrvný
ukraine:
чистопорідний, чистокровний

samrasano

(arkaismo) Sametnano: li pliagrade sukcesas esti akceptata, ol aliaj liaj samrasanoj [23]; tiu estas la unua fojo, kiam mi parolis kun alia samrasano pere de skribaj vortoj [24].
23. Monato, Stefan MacGill: Panorama soro super kontinento, 2012
24. E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la Simioj, [2007?]
beloruse:
прадстаўнік аднолькавай расы
france:
frère de race
pole:
tej samej rasy

ĉevalraso

ZOO Subspecio de ĉevaloj: nun plu ekzistas ununura kvazaŭ sovaĝa ĉevalraso Equus caballus Przewalskii [25].
25. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, Majo 2000
beloruse:
завод коней, парода коней
pole:
rasa konia
ruse:
порода лошадей

hundraso

ZOO Subspecio de hundoj: la Labradora Ĉashundo, aŭ Labradoro, estas vaste konata hundrasoViki ; Ili (la hobiuloj) senerare distingas ĉiujn hundrasojn kaj difinas la hibridojn [26].
26. D. Haĝiev: Pri la nobla pasio hobioMonato
beloruse:
завод сабачы, парода сабачая
japane:
犬種 [けんしゅ]
pole:
rasa psa
ruse:
порода собак

administraj notoj

pri ~o 2.:
          Ĉi tiu politike korekta rimarko estas same malkonvena en
          prilingva vortaro, kiel estus la rimarkigo sub „koboldo“ ke
          „laŭ la moderna scienco la koboldoj ne ekzistas“.
          [Sergio Pokrovskij]
        
~o: Mankas verkindiko en fonto.