1simbol/o PV

simbolo

1.
Figuro aŭ objekto konvencie reprezentanta abstraktan ideon; emblemo: super la mortinto flugpendis la simbolo de la animo, nizo kun homa kapo [1]; alportu al ŝi la plej belan rozon […], kiu estas la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo [2]; venena cikuto devus esti la simbolo de Atenoj, ne la olivarbo [3]; sur la supro de la pordego oni vidis la […] simbolon de l' ŝtato: globon kun flugiloj, de post kiu elrigardis du serpentoj [4]; kial vi surmetis la simbolon de la reĝa povo [5]? kelke da hieroglifaj simboloj [6]; nomi iun objekton, iun aperaĵon, iun agon signifas koni ĝin ĝis certa grado, signifas sintezi difinitan nocion en unu simbolo – la vorto [7]; oranĝa floro, simbolo de senkulpeco [8]; [ili] ne vidas en la kiso simbolon de amo [9]; la Komodo-varano […] iĝas simbolo de tiuj bestoj kiuj estas malmultaj de sia specio, kaj kiuj devas esti severe protektataj por ke ili ne malaperu [10]. SIN:insignoSUB:atributo, standardo
2.
SCI Signo, prezentanta nocion de la koncerna fako: li sciis plenigi la murojn kaj barilojn de la strateto desegnante vortojn kaj simbolojn, kies signifojn mi ne konis [11]; $, £, ¥ estas simboloj de naciaj monunuoj; KEM Cu estas la ĥemia simbolo de kupro; MAT estas la simbolo de malfinio; la morsa kodo uzis simbolojn diftongajn, sed oni malfacile deĉifras formojn kiel aa, ooe ktp [12]; KOMP sin, END, := estas simboloj en pluraj programlingvoj. Martinus […] uzas […] 44 simbolojn kun detalaj klarigoj [13]; deĉifri la simbolojn de Signuno [14]. VD:ideogramo, litero1
Rim.: Oni do distingu la alfabetan signon (literon) C, kiu per si mem ne posedas propran signifon, disde la ĥemia simbolo C, simbolanta karbonon, aŭ matematika simbolo C, prezentanta la aron de ĉiuj kompleksaj nombroj.
afrikanse:
simbool
albane:
simbol
amhare:
ምልክት
angle:
symbol
arabe:
رمز
armene:
խորհրդանիշ
azerbajĝane:
simvolu
beloruse:
сымбаль
bengale:
প্রতীক
birme:
အထိမ်းအမှတ်
bosne:
simbol
ĉeĥe:
chem. značka, symbol, znak
ĉine:
象征 [xiàngzhēng], 象徵 [xiàngzhēng], 象徵 [xiàngzhēng], 符 [fú], 符号 [fúhào], 符號 [fúhào], 記號 [jìhao], 记号 [jìhao], 标志 [biāozhì], 標誌 [biāozhì]
dane:
symbolet
estone:
sümbol
eŭske:
sinbolo
filipine:
simbolo
france:
symbole
galege:
símbolo
germane:
Symbol
guĝarate:
પ્રતીક
haitie:
senbòl
haŭse:
alama ce
hinde:
प्रतीक
hungare:
1. jelkép, szimbólum 2. jel, szimbólum ĥemia ~o: vegyjel.
igbe:
akara
irlande:
siombail
islande:
tákn
japane:
シンボル
jave:
simbol
jide:
סימבאָל
jorube:
aami
kanare:
ಚಿಹ್ನೆ
kartvele:
სიმბოლო
kazaĥe:
символы
kimre:
arwydd
kirgize:
белги
kmere:
និមិត្តសញ្ញា
koree:
기호
korsike:
simmulu
kose:
umqondiso
kroate:
simbol
kurde:
nîşan
latine:
signum
latve:
simbols
laŭe:
ສັນຍາລັກ
litove:
simbolis
makedone:
симбол
malagase:
famantarana
malaje:
simbol
malajalame:
ചിഹ്നം
malte:
simbolu
maorie:
tohu
marate:
प्रतीक
monge:
lub cim
mongole:
тэмдэг
nederlande:
symbool, teken
nepale:
प्रतीक
njanĝe:
chizindikiro
okcidentfrise:
symboal
panĝabe:
ਪ੍ਰਤੀਕ
paŝtue:
سمبول
pole:
symbol, nazwa, znak
ruande:
ikimenyetso
ruse:
символ
samoe:
faʻailoga
sinde:
نشان
sinhale:
සංකේතය
skotgaele:
samhla
slovake:
symbol
slovene:
simbol
somale:
astaanta
ŝone:
chiratidzo
sote:
letšoao
sunde:
simbul
svahile:
ishara
taĝike:
рамз
taje:
สัญลักษณ์
tamile:
சின்னம்
tatare:
символы
telugue:
చిహ్నం
ukraine:
символ
urdue:
علامت
uzbeke:
ramz
vjetname:
biểu tượng
zulue:
uphawu

simboli

(tr)
Esti simbolo de io, reprezenti ion: ĉu la unuaj vortoj estis nomoj aŭ ili simbolis agojn [15]? lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo […] simbolis revon de multaj koroj nekonataj [16]; ŝi emis mortigi la junulon, kiu simbolis mondon timatan [17]; la nomo de la strato simbolu nian unuecon [18]! leporo simbolas timon [19]; la tutsvisa flago simbolis la finon de la interkantonaj militoj kaj la federalan unuiĝon [20]; la elstaraĵoj sur la surfaco de la budhisma sonorilo simbolas cicojn kaj teneran virinan koron [21]. VD:signi1, signifi3
angle:
symbolize, be a symbol of
beloruse:
сымбалізаваць
ĉeĥe:
symbolizovat, značit
ĉine:
标志 [biāozhì], 標誌 [biāozhì], 象征 [xiàngzhēng], 象徵 [xiàngzhēng]
germane:
symbolisieren (etwas)
hungare:
jelképez, szimbolizál
japane:
象徴する [しょうちょうする], 表す [ひょうす]
pole:
symbolizować, uosabiać, być symbolem czegoś
ruse:
символизировать
slovake:
symbolizovať, znamenať
ukraine:
символізувати, бути символом

simboligi

(tr)
Prezenti, reprezentigi ion per simbolo: oni simboligas la amon per la rozo; en la landoj latinidaj oni simboligas tiun nombron per `C_4^2`, en la ĝermanaj, per `((m),(n))` [22].
angle:
symbolize
beloruse:
сымбалічна прадставіць
ĉeĥe:
symbolizovat, značit
germane:
symbolisieren (jmd.)
hungare:
jelképesen ábrázol
japane:
象徴する [しょうちょうする], 表す [ひょうす]
nederlande:
symboliseren
pole:
przedstawić jako symbol
ruse:
символически представить
slovake:
symbolizovať, znamenať
ukraine:
зображувати у вигляді (чого-н.)

simbolismo

BELABELE Belarta movado el la fino de la 19a jarcento, ŝatanta simbolajn, misterajn aŭ mistikajn temojn, interrespondojn de diversaj sentumoj kaj belartoj: laŭ la komuna opinio de pluraj esploristoj Balmont estis la unua reprezentanto de simbolismo, kiu ricevis en Rusio […] tutlandan famon [23]; tie estas bonegaj kaj detalaj klarigoj pri la simbola lingvo de la moderna poezio […] temas pri tute nova speco de simbolismo, kiu esprimas la spiriton de la nova homspeco [24].
angle:
symbolism (art movement)
beloruse:
сымбалізм
ĉine:
象征主义 [xiàngzhēngzhǔyì], 象征主義 [xiàngzhēngzhǔyì], 象征主义 [xiàngzhēngzhǔyì], 象徵主義 [xiàngzhēngzhǔyì]
france:
symbolisme
germane:
Symbolismus
japane:
象徴主義 [しょうちょうしゅぎ]
pole:
symbolizm
ukraine:
символізм

administraj notoj