3split/o PV

splito

1.
Maldika peco de fendita ligno: la diablo enblovis al li spliton en la okulon [1]; Valter la Mizerulo tiel fortege ekpuŝis el la selo la Ursrajdanton, ke splitoj de la lanco flugis en la aeron RBa ; mi devis helpi vendi […] unu spliton post la alia de la kruco, sur kiu nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo elspiris sian lastan surteran suspiron MortulŜip ; SUB:keno1, rabotaĵo
2.
Io similanta spliton; disfenditaĵo aŭ disrompaĵo: la rusa grenado […] mortigis la kunludantojn per siaj splitoj, lin la aerpremo ĵetis dudek metrojn LGA ; (figure) la frakasitaj vitrosplitoj (vd vitrero) de ŝia mondpercepto vundis ŝin nove kaj nove KKr .
VD:fragmento
angle:
splinter, chip, sliver
beloruse:
асколак, абломак, трэска, стрэмка, шчэпка
bulgare:
тресчица, треска
ĉeĥe:
střep, tříska, úlomek, štěpina
ĉine:
1. 木屑 [mùxiè] 2. 碎片 [suìpiàn], 微少 [wēishǎo], 砟 [zhǎ], 細薄片 [xìbópiàn], 细薄片 [xìbópiàn], 稀巴烂 [xībālàn], 稀巴爛 [xībālàn], 碎块 [suìkuài], 碎塊 [suìkuài], 虀 [jī], 齏 [jī], 齑 [jī], 碴儿 [chár], 碴兒 [chár]
france:
écharde, éclat (fragment)
germane:
1. Holzsplitter, Spreißel 2. Splitter, Bruchstück
hungare:
szilánk, szálka, forgács, töredék
japane:
薄片 [はくへん], 木片 [こっぱ], 破片 [はへん], チップ
nederlande:
splinter
pole:
drzazga, odprysk, scalak, trzaska
ruse:
1. щепка 2. осколок, обломок, щепка
slovake:
trieska, úlomok
ukraine:
осколок, уламок, тріска, скалка

spliti, splitigi

(tr)
Disfendi aŭ disrompi en multajn pecojn: iu intence dissplitis la jam fajrotorditan veturilon por malhelpi fakulajn konkludojn ChB ; ia objekto […] trafis rompe kaj splitige kun muĝanta bruo la boaton MortulŜip ; (figure) la eventoj, kiuj en tradicia romano prezentiĝas por la leganto sinsekve, ĉe Llosa estas splititaj tiel, ke la pasinto, la nuno kaj la estonto kunekzistas kvazaŭ samtempe KFl . VD:disigi, erigi, fendi, frakciigi, fragmenti
angle:
sliver, splinter, split
beloruse:
расшчапіць, раскалоць
ĉeĥe:
odštěpit, tříštit
ĉine:
[suì], 撞毀 [zhuànghuǐ], 撞毁 [zhuànghuǐ]
france:
diviser (en éclats, en fragments), fragmenter
germane:
zerstückeln, zerspellen, zertrümmern, zerschmettern
hungare:
hasít, forgácsol
japane:
へぐ, 裂く [さく]
nederlande:
versplinteren
pole:
łupać, rozłupać
ruse:
расщеплять, расщепить, раскалывать, расколоть
slovake:
odštiepiť
ukraine:
розколювати, розщеплювати, розсікати

splitiĝi, sin spliti

Disfendiĝi aŭ disrompiĝi en multajn pecojn: la ligno facile splitiĝis aŭ rompiĝis, kiam ili volis kunfiksi la diversajn partojn InfanTorent2 ; la arbŝelo estis tiel krude frostinta, ke ĝi splitiĝis VRA ; oni povus kredi la tutan ŝipon dissplitiĝanta MortulŜip ; de supre […] enfaladis kolono da hela lumo, splitanta sin en mil fajrerojn sur fontano QuV ; (figure) la provon reunuecigi la francan Movadon […] sekvis plena dissplitiĝo pro personaj ĵaluzoj EeP . VD:disiĝi, disfali
angle:
splinter, sliver, split
beloruse:
расшчапіцца, раскалоцца
france:
se diviser, se fractionner
germane:
zersplittern, in Stücke gehen
hungare:
hasad, forgácsolódik
japane:
へげる, 裂ける [さける]
nederlande:
uiteenvallen
pole:
rozłupać się
ruse:
расщепиться, расколоться
ukraine:
розколюватися, розщеплюватися

administraj notoj