*lign/o

*ligno

1.
Malmola substanco, el kiu konsistas radikoj, trunko kaj branĉoj de arboj, uzata diverscele kiel materialo: la lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn [1]; ligno estas bona brula materialo [2]; ni iros en la arbaron haki lignon [3]; ili faru keston el akacia ligno [4]; faru al vi arkeon el ligno gofera [5]; parfuma ligno [6]; li portis bastonegon el mahagona ligno [7]; ŝi […] havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta en la arbaro [8]; la tuta koridoro estis prilumita per putra ligno [9]; [li] montris seĝojn, tablojn […] ornamitajn per riĉaj desegnaĵoj, inkrustitajn per diverskolora ligno [10]; li estas flamiĝema kiel rezina ligno PrV ; fendita ligno facile ekbrulas PrV ; ne el ĉiu ligno oni faras violonon PrV ; VD:ĉarpenti, haki1, raboti, segi, lignokarbo, lignito
2.
Peco da tia materialo: de la ŝipo ne restis eĉ unu ligneto [11]; ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron Marta ; Iftah kun torĉo brulanta aliras / Kaj fajron al lignoj aldonas, / La lignoj ne volas kaj kontraŭ sin metas, / Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas FK ; la popolo ŝin kondamnis al forbruligo sur lignaro [12]; en la mezo de la halo videblis granda hejtilo, eble antaŭ nelonge plenigita per lignoj, bruligitaj, kaj nun la hejtilo bruegis kiel vaporlokomotivo [13]; li kuntiriĝis, ĉar la plankolignoj knaris [14]. VD:ŝindo, ŝtipo1, tabulo, trabo
angle:
wood
beloruse:
дрэва (матар'ял), драўніна
bulgare:
дърво
ĉeĥe:
dřevo
ĉine:
木材 [mùcái], 木头 [mùtou], 木頭 [mùtou]
france:
bois
germane:
Holz brulo~o: Brennholz. putra ~o: morsches Holz. 2. Holzscheit
greke:
ξύλο
hispane:
madera, leño
hungare:
fa brulo~o: tüzifa.
indonezie:
kayu
japane:
[もく], 木材 [もくざい], 材木 [ざいもく], 木質 [もくしつ]
katalune:
fusta brulo~o: llenya.
nederlande:
hout
perse:
چوب brulo~o: هیزم.
pole:
drewno
portugale:
madeira, lenha
rumane:
lemn
ruse:
древесина, дерево (материал)
tibete:
ཤིང་
tokipone:
kasi
ukraine:
деревина, дерево, лісоматеріал, пиломатеріал, брус, балка

ligna

El ligno: ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo [15]; faru al vi lignan keston [16]; vidu, mi loĝas en domo cedroligna [17]; la skribisto Ezra staris sur ligna ambono [18]; la ligna altaro havis la alton de tri ulnoj [19]; li pritranĉis grandan lignan krucon, por meti ĝin sur la tombon de sia patro [20]; ŝi metis sur siajn piedojn lignajn pantoflojn [21]; ĉarmaj lignaj pupoj kun vitraj okuloj [22].
angle:
wooden
beloruse:
драўляны, драўняны, драўнінны
ĉine:
木制 [mùzhì], 木製 [mùzhì], 木質 [mùzhì], 木质 [mùzhì]
france:
en bois
germane:
hölzern
japane:
木製の [もくせいの]
ukraine:
дерев’яний, деревний, з дерева

lignaĵo

Objekto, konstruaĵo, framo el ligno: lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo [23]; la meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignaĵo de la seĝoj estis origita FK ; [la] artistoj […] ekspoziciis interalie ceramikaĵojn kaj lignaĵojn [24]; la ŝoforo asertas, ke li transportis lignaĵon kaj ke pri kaŝitaj cigaredoj li nenion sciis [25].
23. La Nova Testamento, La agoj 10:39
24. Monato, last: Bruas la mezepoko, 2011
25. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
beloruse:
драўляны выраб
japane:
木製品 [もくせいひん]
ukraine:
дерев’яний виріб, виріб з дерева

lignero

Malgranda aŭ ne tro granda peco de ligno: lasu min eltiri la lignereton el via okulo [26]; kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro [27]; sur la litbenkoj troviĝis ligneroj, bonegaj por kuŝi sur ili VRA ; la junaj knabinoj gaje ĵetas pezajn lignerojn dum volontula komsomola ripoztaglaboro Metrop ; hakado de ligno donas lignerojn PrV ; en fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas PrV ; VD:keno, rabotaĵo, splito, tigo
beloruse:
трэска, цёска
ĉine:
碎片 [suìpiàn], 細薄片 [xìbópiàn], 细薄片 [xìbópiàn], 削屑 [xiāoxiè]
germane:
Span, Splitter hakado de ligno donas ~erojn: wo gehobelt wird, da fallen Späne. en fremda okulo ni vidas ~eron, en nia ni trabon ne vidas: man sieht den Splitter im fremden Auge, im eignen den Balken nicht.
indonezie:
en fremda okulo ni vidas ~eron, en nia ni trabon ne vidas: bintang di langit dapat dibilang, tetapi arang di muka tidak sadar.
japane:
木くず [きくず], 木っ端 [こっぱ]
ukraine:
тріска

lignaĵisto

Metiisto, kiu prilaboras lignajn objektojn: restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon Marta ; en la sekvinta tago la lignaĵisto pagis por la nokto, nenion rimarkinte prenis la tablon kaj foriris [28]; mi petas fajron, tornilon kaj lignaĵistan stablon kun tranĉilo [29]; post ili venis la granda korporacio de lignaĵistoj, kiu montris seĝojn, tablojn, kanapojn, portilojn kaj veturilojn [30]. VD:barelisto, ĉarpentisto, meblisto
beloruse:
дрэваапрацоўшчык, цясьляр, сталяр
bulgare:
дърводелец мебелист
ĉine:
木匠 [mùjiàng], 木工 [mùgōng]
france:
menuisier
germane:
Schreiner
greke:
ξυλουργός
hispane:
carpintero
hungare:
asztalos
japane:
指物師 [ゆびぶつし], 木工職人 [もっこうしょくにん]
katalune:
fuster
nederlande:
schrijnwerker
perse:
نجار، درودگر
pole:
stolarz, cieśla, szkutnik
portugale:
carpinteiro
rumane:
dulgher
ruse:
деревообделочник, деревообработчик, плотник, столяр
ukraine:
столяр, деревообробник

administraj notoj