*fand/i MT

*fandi  

(tr)
TEK
1.  
Likvigi per varmo solidajn korpojn: fandi metalon, vakson, buteron, neĝon; unu posttagmezon fulmo fandis sur Kapitolo bronzan statuon de Cereso [1]; (figure) la suno fandas la asfalton Metrop ; (figure) mi ne scias, mi nur sentas, kaj turmento fandas min [2].
Rim.: En unu loko Zamenhof uzas la verbon netransitive: aliaj fandigis oron ĉe malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj Marta , sed en multaj aliaj lokoj de la sama verko transitive: li simple ricevas kapturnon kaj la koro en li fandiĝas Marta .
2.  
Elfandi1: el ŝtono oni fandas la kupron [3]; arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita [4].
3.  
Gisi1: li fandis por ĝi kvar orajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj [5]; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi [6]; formi per argilo la figuron [...] por ke ĝi povu esti fandita el metalo [7]; dum jarcentoj oni fandis el sonoriloj kanonojn kaj refandis la kanonojn en sonorilojn [8].
Rim.: Laŭ UV kaj uzo Zamenhofa, fandi statuon povas havi tute kontraŭajn signifojn: krei (gisi) statuon; aŭ malkrei (likvigi, disfandi) statuon. Tia konfuzo estas malakceptebla en racia lingvo kaj ŝoka por esperantistoj kies hejma lingvo neniam konfuzas tiujn kontraŭojn. Tial jam en PV aperis pli preciza verbo gisi (prunto el la germana) ‐ cetere, mise difinita. Fojfoje Zamenhof provis eviti tiun ĝenon uzante la derivaĵon elfandi2; tio tamen prezentas alian problemon, ĉar laŭ la lingva logiko tia formo devas havi la signifon „ekstrakti per fando“ (kaj tia logika uzo estas fakte atestita). Menciindas, ke en UV la indikitan konfuzon prezentas la tradukoj franca, germana kaj angla; dum la tradukoj rusa kaj pola donas nur la ĉefsencon likvigi. [Sergio Pokrovskij]
1. H. Sienkewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo vadis, ĉap. 58a
2. Catullus, trad. K. Kalocsay: Elegioj, Nica Literatura Revuo, 3:6, p. 221
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 28:2
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 12:6
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 37:3
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 32:8
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
8. Monato, Kolekti sonorilojn
angle:
1. melt
beloruse:
1. плавіць, тапіць 3. ліць (мэтал), адліваць (мэтал)
ĉeĥe:
rozpustit, roztavit, tavit (kov), škvařit kov ,, slévat kov
france:
fondre (du métal, un objet, etc.), liquéfier, couler (du métal, un objet, etc.), mouler (couler) ~ujo: creuset
germane:
1. schmelzen (flüssig machen) 3. gießen
hispane:
fundir (dos metales, un objeto, etc.), colicuar, colar (dos métales, un objeto, etc.), derretir
hungare:
1. olvaszt ~ujo: olvasztótégely 3. önt
nederlande:
1. doen smelten 3. gieten (v.metaal)
norvege:
1. smelte (gjøre til en væske)
pole:
1. topić, roztapiać 2. wytapiać 3. wytapiać, odlewać, lać (metal)
portugale:
derreter, fundir
ruse:
1. плавить, топить (воск, жир) 2. выплавлять 3. лить (формовать), отливать (формовать)
slovake:
rozpustiť, taviť (kov), škvariť

fandado, fando

TEK
1.
La ago fandi1 (likvigi): la fando de plumbo ne postulas multe da varmo [9]; la procezo de formado de vitroj ne liberigas varmon de fandado [10].
2.  
La ago fandi2, elfandi1: oni minis precipe feron kaj oni okupiĝis ankaŭ pri fandado [11].
3.  
Gisado1: gisado estas fandado de objektoj el metalo [12].
ĉeĥe:
tavba
germane:
1. Schmelze 2. Verhüttung (von Metall) 3. (Metall-)guss
hispane:
fundición, derretimiento
pole:
1. roztapianie, wytop 2. wytop 3. odlew, lanie
ruse:
1. плавление, растапливание (льда, жира) 2. выплавка, вытапливание 3. отливка, литьё
slovake:
tavba

fandejo  

Loko kie oni aranĝis fandfornon, ilaron ktp. por fandado: ili vizitis […] fandejojn, kie oni fandis bronzon por vazoj kaj armiloj [13]; vitrofandejo [14]; oni enverŝis la rubaĵojn en la fandejon [15].
france:
fonderie
germane:
Hütte (Metallurgie)
hispane:
fundición

fandiĝi

1.  
Flueciĝi per varmo: vakso fandiĝas de fajro [16]; (figure) fandiĝi kiel vakso [17]; la neĝo fandiĝis [18]; la baza magmo konsistas ĝis kvindek procentoj el silika acido kaj fandiĝas je 1000 Celsius-gradoj [19]. VD:degeli, solviĝi.
2.
(figure) Kormoliĝi, morale malfortiĝi: fandiĝi pro (aŭ de) kompato; ŝia animo fandiĝis pro plezurego; ŝia fiereco […] fandiĝis en la […] humiliĝoj Marta .
3.  
(figure) Malaperi kunkonfuziĝante: ĉio fandiĝis en pala krepusko [20]; la nuboj fandiĝas kun la horizonto. VD:forflui, perdiĝi, disneniiĝi.
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 68:2
17. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Epigramo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
19. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a
beloruse:
1. плавіцца, раставаць 2. раставаць 3. раставаць
france:
fondre (intr), se fondre, mollir (fig., s'attendrir)
germane:
1. schmelzen (flüssig werden)
hispane:
fundirse
hungare:
1. megolvad 2. megenyhül 3. elmosódik, összeolvad
nederlande:
1. smelten (vloeibaar worden), vloeibaar worden 2. smelten 3. versmelten
norvege:
1. smelte (bli væske) 2. smelte (emosjonelt)
pole:
1. roztapiać się, topić się, tajać (o śniegu) 2. topnieć, tajać 3. stapiać się, roztapiać się
ruse:
1. плавиться, таять 2. таять 3. таять

fandisto

TEK
1.  
Laboristo aŭ fakulo pri fandado2: vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne apartiĝis [21].
2.  
Gisisto1: per honto kovriĝis ĉiu fandisto kun sia statuo, ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne havas en si spiriton [22].
ĉeĥe:
slévač, tavič
france:
2. fondeur
hispane:
fundidor
hungare:
2. olvasztár
ruse:
1. плавильщик 2. литейщик
slovake:
tavič, zlievač

fandujo

Ujo eltenanta sufiĉe altan temperaturon, uzata por fandi ion en ĝi: arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita [23]; ili fandiĝis, fandiĝis en la fandujo, kaj oro tamen ne montriĝis [24].
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 12:6
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
france:
creuset
germane:
Schmelztiegel
hispane:
crisol

disfandi, forfandi  

(tr)
(figure) Malaperigi per varmeco: lumaj radioj […] disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj Marta ; la montoj tremas antaŭ Li, la montetoj disfandiĝas [25]; ŝia rigardo forfandadis la antaŭjuĝojn de la nobelaro [26].
beloruse:
растапіць
ĉeĥe:
roztavit
france:
faire fondre (faire disparaître), dissiper
hispane:
disolver
hungare:
eloszlat, szertefoszlat
nederlande:
wegsmelten
norvege:
smelte vekk
pole:
stapiać się, roztapiać się
ruse:
растопить (снег, холодность и т.п.)
slovake:
roztaviť

elfandi

(tr)
TEK
1.  
Ekstrakti per fandado: elfandi metalon el erco; elfandi vakson el ĉelaro; elfandi plumbon el alojo; elfandi lardon; (figure) ekzistas ankaŭ kiuj opinias, ke nun ĝi (la Eklezio) estu ĵetita en fornon, por ke la pura oro estu elfandita [27].
2.  
Gisi1: cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno [28]; [la sonorilo] estis […] servonta por la elfando de honora monumento [29].
angle:
1. smelt
ĉeĥe:
odlévat kov, odlévat tavbu
hispane:
fundir
pole:
1. wytapiać
ruse:
1. вытопить, выплавить
slovake:
odlievať tavbu

kunfandi  

(tr)
1.  
TEK Miksi per fandado: electrum, kunfandaĵo de oro kaj arĝento [30]. VD:alojo
2.
(figure) Kunigi en iun koheran tutaĵon: ili volus nur fari ponton, kiu povus pace ligi inter si ĉiujn religiojn ekzistantajn kaj poste iom-post-iom kunfandi ilin reciproke [31]; ĉiu okulo ricevas unu el la du bildoj, iomete diferencaj, […] la cerbo ilin kunfandas kaj rezultigas unusolan tridimensian bildon [32]; mankas pastroj, do oni devas kunfandi paroĥojn [33].
3.
KOMP Kunigi plurajn ordigitajn datumarojn (listojn, dosierojn) tiel, ke la rezulto havu tian saman ordon: tiuj jaraj aldonoj kunfandiĝos fine en „Universala Vortaro plenigita“ [34].
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
31. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
32. Monato, Stereogramoj
33. Monato, Walter Klag: Stabila - malgraŭ perdoj
34. Unua Oficiala aldono al Universala vortaro, Klariga noto. Paris, 1909. P. 5.
angle:
3. merge, collate
beloruse:
1. сплаўляць 3. аб'ядноўваць, зьліваць
ĉeĥe:
stavit, tavením spojit
france:
1. fondre (fusionner), fusionner, mélanger
germane:
2. vereinigen
hispane:
fusionar
hungare:
1. összeolvaszt 3. összefésül
nederlande:
1. samensmelten
norvege:
1. sammensmelte
pole:
3. scalać, wiązać
ruse:
1. сплавлять (металлы и т.п.) 3. объединять, сливать
slovake:
tavením spojiť

kunfando  

1.
TEKFIZ Kunigo per fandado: fulguritoj estiĝintaj pro kunfando de sablo [35]; kunfando povas formi pli pezajn izotopojn [36].
2.
(figure) Kunigo en iun koheran tutaĵon: la registaro devigas la kunfandon de la 12 lokaj registaroj en la regiono de Aŭklando sen antaŭa demokratia konsiderado [37].
3.  
LIN Ĉe vortfarado, tia unuiĝo de kombinataj vortelementoj ke ne plu eblas indiki limon inter ili: en la latina „rex“, x prezentas kunfandon de la radika konsonanto -g kun la nominativa finaĵo.
angle:
3. fusion
beloruse:
3. фузія
france:
3. fusion (ling.)
germane:
1. Verschmelzen, Fusion 2. Vereinigung 3. Verschmelzung
hispane:
fusión
nederlande:
3. fusie (ling.)
pole:
3. fuzja
ruse:
3. фузия

kunfandema  

LIN (pp lingvo) En kies fleksiado oftas kunfandoj. ANT:aglutina
angle:
inflective
beloruse:
флектыўны
france:
flexionnelle
hispane:
lengua flexiva, lengua fusionante
hungare:
flektáló
pole:
fleksyjny
ruse:
флективный

kunfandiĝi

(figure) Kuniĝi, integriĝi el disaj partoj al tutaĵo: fero ne kunfandiĝas kun argilo [38]; la polvo kunfandiĝas kaj la terbuloj kungluiĝas [39]; ĉio kunkunfandiĝis en flamaj koloroj [40]; la guto de la pluvo kaj la larmo de ĝojo kunfandiĝis en unu guton [41]; la apartaj voĉoj kunfandiĝis en unu grandan murmuron, similan al bruo de l' akvofalo [42]; ĉiuj religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj ili konstruu templojn komunajn [43]; kunfandiĝo de nacioj en pli larĝan unuon; kunfandiĝantaj (harmonie intermiksitaj) koloroj; sento de memforgesinteco kaj harmonio, kiam li sentis dum la danco, kiel lia propra imagforto kunfandiĝis kun tiu de la aliaj kaj unuiĝis al tutaĵo [44]. transkontinentaj kunfandiĝoj (de firmaoj) evidentiĝis problemigaj [45].
france:
kun~iĝo: fusion (mélange)
germane:
verschmelzen, fusionieren
hispane:
fusionarse
hungare:
kun~iĝo: összeolvadás, fúzió

administraj notoj

kun~ema: Mankas dua fontindiko.