*fork/o UV

*forko

1.
KUI Manĝilo konsistanta el tenilo kaj plateto provizita per pluraj pikiloj, servanta por piki ion kaj levi ĝin al la buŝo: mi aĉetis dekduon da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj [1]; oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo [2]; la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko [3]; se iu buĉis oferon tiam venadis knabo de la pastro dum la kuirado de la viando havante en sia mano tridentan forkon kaj li enpuŝadis ĝin en la kaldronon aŭ en la poton kaj ĉion, kion trafis la forko prenadis la pastro [4]; (figure) fruktodona valo kiu havis formon de forko, kies dentoj estis kaŝitaj inter la ŝtonoj [5]; (figure) la infanteria kapitano forte min forkis (kvazaŭ pikis kaj levis): mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn [6].
2.
Samforma objekto: kaj ili (forfikuloj) uzis la forkon, kiun ili havis malantaŭe ĉe la vosto por pinĉi la skarabon je lia barbo [7]; la karbujoj, la forkoj kaj la ŝoveliloj [8]; forna forko kaj sitelo FK ; [li] nerveme puŝis forkon de la telefono kaj balbutis […] Metrop ; sonforketo (diapazono); la antaŭtubo enhavas la aparataron kiu ebligas ke la forko (de biciklo) turniĝu milde por stirado [9].
3.
(figure) Disbranĉiĝo: forko de arbo, branĉo; mi iris en la malĝusta direkto ĉe forko de la monteta vojo Sol ; vojforko (kie vojo pluiras al du direktoj); sekvu la kablon ĝis la forko kaj diru al mi ĉu ĝi estas enigita en la muron [10]; tipaj manovroj [de ŝakludo inkluzivas] forkon (atako, kiam unu figuro kreas samtempe du minacojn) [11]; forkiĝo de komputila programo. VD:brako, branĉo, kruco
angle:
fork son~eto: tuning fork.
beloruse:
1. відэлец 2. вілы, відэлец son~eto: камэртон. 3. разьвілка, разгалінаваньне, ростань voj~o: ростань.
bulgare:
вилица
ĉeĥe:
vidle, vidlička, vidlice
ĉine:
叉子 [chāzi], 叉 [chā]
france:
fourchette son~eto: diapason. voj~o: bifurcation.
germane:
Gabel ~i: aufgabeln, aufspießen. son~eto: Stimmgabel. voj~o: Weggabelung.
hispane:
tenedor 3. bifurcación
hungare:
1. villa 2. villa son~eto: hangvilla. 3. elágazás voj~o: útelágazás.
indonezie:
1. garpu son~eto: garpu tala. voj~o: bifurkasi, percabangan dua.
japane:
フォーク状の道具 [ふぉーくじょうのどうぐ], フォーク [ふぉーく]
nederlande:
2. vork son~eto: stemvork. voj~o: splitsing.
perse:
چنگال son~eto: دیاپازون. 3. انشعاب
pole:
1. widelec 2. widelec 3. gałąź
portugale:
garfo son~eto: diapasão.
ruse:
1. вилка 2. вилы, вилка son~eto: камертон. 3. развилка, разветвление
slovake:
predná vidlica
svahile:
uma (nyuma)
svede:
2. gaffel son~eto: stämgaffel.
tibete:
ཀང་དྲ་
turke:
çatal son~eto: diyapazon.
ukraine:
виделка, вилка, розгалуження, розвилка, розвилина

forketo

KUI
Malgranda forko, uzata por manĝi kukon kaj similajn: sep malgrandaj teleroj, ĉiu telereto kun sia forketo [12]; sendu al mi prunte dekduon da forketoj DL ; ŝi fine havigis al si forketon kaj reatingis sian manĝolokon [13].
beloruse:
відэлец
ĉeĥe:
jídelní vidlička
germane:
Gäbelchen
hungare:
kisvilla
indonezie:
garpu kecil
japane:
フォーク [ふぉーく], 二又 [ふたまた]
nederlande:
vorkje
pole:
widelczyk
ruse:
вилка
slovake:
vidlička
svede:
gaffel
ukraine:
видельце, кочет (гніздо для весла)

forkego

AGR
Granda forko, kun fortikaj dentoj, uzata por levi fojnon, garbon, herbofaskon kc: kiam foje leprulo venis al ni kaj volis perforte eniri en la jurton, […] la patro elpuŝis lin per forkego [14]; kolektiĝis la kamparanoj kun forkegoj, falĉiloj kaj aliaj iloj [15].
angle:
pitch fork, hay fork
beloruse:
вілы, сахор (для навоза)
ĉeĥe:
vidle
ĉine:
粪耙 [fènbà], 探听丑闻 [tàntīngchǒuwén], 粪叉子 [fènchāzi], 堆肥用耙 [duīféiyòngbà], 揭开丑闻 [jiēkāichǒuwén], 揭发丑闻 [jiēfāchǒuwén], 草耙 [cǎobà], 干草叉 [gàncǎochā], 杈 [chā]
france:
fourche
germane:
Forke, Heugabel, Mistgabel
hispane:
trinche
hungare:
szénavilla, vasvilla
indonezie:
garu
japane:
くまで
nederlande:
riek
perse:
چنگک
pole:
widły
portugale:
forcado
ruse:
вилы
slovake:
vidly
svede:
högaffel, grep
ukraine:
вили

forkiĝi

(ntr)
Disbranĉiĝi kiel forko: la kanalo disforkiĝis laŭ du direktoj; viroj normale havas pli grandajn traĥeojn kaj forkiĝantajn bronkojn [16]; riverforkiĝo [17].
angle:
bifurcate, branch (off), split (off)
beloruse:
разгалінавацца
ĉine:
发枝 [fāzhī]
france:
bifurquer, fourcher (intr.)
germane:
sich gabeln
hispane:
bifurcarse
hungare:
elágazik
nederlande:
afsplitsen
perse:
دوشاخه شدن، منشعب شدن، انشعاب یافتن
pole:
rozwidlać się, rozwidlić się, rozgałęziać się, rozgałęzić się
ruse:
разветвляться
ukraine:
роздвоюватися, розгалужуватися

trakforko

FER Komutebla parto de trako ebliganta konduki veturilon al alia trako: sur la 109-hektarojn granda tereno estiĝos la nova ĉefa stacidomo […kun] 100 km da trakoj, 300 trakforkoj kaj 10 kajoj [18].
18. Monato, Walter Klag: Trajnojn trak-tante, 2011
angle:
railroad switch
beloruse:
чыгуначная стрэлка
france:
aiguillage
germane:
Weiche (Bahn)

vojforko, vojoforko

Disvojiĝo: alproksimiĝis al tiu vojforko, de la alia flanko, kvar vojaĝantoj, rajdantaj sur kameloj [19]; la viro alproksimiĝis tre malrapide al la vojoforko [20]; (figure) elekti inter milito unuflanke kaj daŭra subpremado de irakanoj aliflanke prezentas ne vojforkon sed sakstraton [21].
19. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a, Ijob akceptas fremdlandajn vizitantojn
20. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a, Zalmuna batalas kontraŭ la ĉefpastroj
21. Monato, Ranieri Clerici: Paco alvokata, 2003
beloruse:
ростань
ĉeĥe:
rozcestí, trojcestí
ĉine:
[yā], 桠 [yā], 岔路口 [chàlùkǒu], 交叉路口 [jiāochᗑlùkǒu]
france:
bifurcation, embranchement (de chemin)
germane:
Gabelung, Verzweigung, Abzweigung
hebree:
פרשת דרכים, מסעף
hungare:
útelágazás
indonezie:
bifurkasi, percabangan dua
japane:
分岐点 [ぶんきてん]
perse:
دوراهی
pole:
rozgałęzienie, rozwidlenie, odgałęzienie, rozstaj
portugale:
bifurcação
ruse:
развилка
slovake:
rázcestie
ukraine:
роздоріжжя, розпуття, розвилка, розгалуження дороги/шляху

administraj notoj