2revu/o PV
revuo
↝ 
- 1. ↝
-
Solena parada inspektado
al soldata trupo ks:
revuo de la armeo
[1];
matena revuo de la gvardio
[2];
la generalo Kirsanov, eksigita post malsukcesa revuo, translokiĝis kun la
edzino Peterburgon
PatrojFiloj
;
Ramzes postulis, ke oni […] montru al li la riĉaĵojn de la provinco,
la revuo […] daŭris kelke da semajnoj, ĉiutage […]
venis diversaj metiistaj korporacioj, […] por montri al la princo
siajn produktojn
[3].
ekspozicio, kontrolo, parado1, superrigardo2
- 2. ↝
-
Gazeta artikolo pri aktualaĵoj en iu aparta fako.
felietono, kroniko, raporto, recenzo, superrigardo3
- 3. ↝
-
Perioda, sed ne ĉiutaga presaĵo
en formo de gazeto aŭ broŝuro kaj
speciale dediĉita al iu aparta fako:
internacia scienca revuo;
tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo
EE
;
via edzo laboras ĉe unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu
scias desegni
Marta
;
pedagogia revuo, eldonita de la flandra ministrejo pri edukado
[4].
fakĵurnalo, kompendio
- 4. ↝
Teatraĵo temanta pri aktualaĵoj prezentataj en fantazia kaj ŝerca maniero: fama svedlanda ĵazkapelo el Stokholmo, la nesuperebla revuo […] kun la dek ok mondfamaj anglaj dancistinoj InfanTorent2 ; rigardante solenajn vizaĝojn, jubile kantantajn la himnon en ĉi tiu teatro de operetoj kaj revuoj Metrop ; mi eĉ ne scias, kio min plej mirigis en ĉi tiu luksega revuejo, ĉu la teatro mem, ĉu tio, kion mi surprize ĉi tie aŭdis Metrop .
kabareto, komedio1, muzikalo, opereto, varieteo, vodevilo
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
4. Monato, Seksaj Rilatoj, 95/01
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
4. Monato, Seksaj Rilatoj, 95/01
- angle:
- review
- beloruse:
- 1. агляд (вайсковы) 2. агляд (у прэсе) 3. часопіс 4. рэвю
- ĉeĥe:
- vojenská přehlídka
- france:
- revue
- germane:
- Revue 1. Truppenschau 3. Zeitschrift
- hispane:
- revista
- hungare:
- 1. díszszemle, csapatszemle 2. szemle 3. folyóirat 4. bohózat
- katalune:
- revista 1. ressenya, inspecció 2. gaseta 3. magazín
- nederlande:
- revue 3. tijdschrift
- portugale:
- revista
- ruse:
- 1. военный смотр 2. обозрение 3. журнал 4. ревю
- slovake:
- vojenská prehliadka
revui ↝
(tr)
-
Fari revuon 1 aŭ 2:
la reĝo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan Izraelon
[5];
dum ĵusa kontrolkunsido en […] li revuis la rolon de la ministerio
[6].
ekzameni, kontroli1, revizii1
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 3:6
6. Díaz-Canel elstarigas la rolon de ..., Radio Havano Kubo
6. Díaz-Canel elstarigas la rolon de ..., Radio Havano Kubo
- ĉeĥe:
- přehlížet
- france:
- passer en revue
- germane:
- überprüfen
- hispane:
- pasar revista
- hungare:
- megszemlél, szemléz, áttekint
- katalune:
- revistar, passar revista
- nederlande:
- een parade afnemen, inspecteren
- portugale:
- revista, passar em revista
- slovake:
- prehliadať