*atak/i PV

*ataki

(tr)
1.
Komenci batalon kontraŭ malamiko: du viroj estis atakitaj de duonroto da soldatoj [1]; Croto atakis min, por min murdi kaj rabi [2]; rabisto atakis […] vian rikolton [3]; kure alvenis la gardistoj, al kiuj ŝi mensogis, ke mi atakis ŝin [4]; tiun landon […] moskova caro ĝin atakis [5]; (figure) atakis nin […] uragana vento [6]; (figure) la malamikoj de la homaranismo atakas la tutan esencon de la afero [7]; (figure) ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas PrV ; la lastan el amaso atakas la hundo PrV ; VD:agresi, almiliti, invadi, sieĝi
2.
Ekkapti, trafi, frapi (pri sentoj kaj malsanoj): teruro ilin atakis [8]; suferego atakis lin, doloro kiel ĉe naskantino; [9]; sopiro al la hejmo ilin atakis [10]; tremo ilin atakos [11]; frenezo febroforma lin atakas [12]; kapturniĝo atakis min super la beleco kaj okulfrapa lukso [13]; malespero lin atakas [14]; novaj, ĝis nun nekonataj pensoj atakis la kapon de la juna virino Marta ; frosto lin atakis PrV . VD:afekcii, tuŝegi
3.
Ekdifekti, mordi: rusto atakas feron.
angle:
attack
beloruse:
атакаваць, нападаць
ĉeĥe:
obořit se (na někoho), projevit nesouhlas, vystoupit (proti někomu)
ĉine:
1. [pēng], 攻打 [gōngdǎ], 抨击 [pēngjī], 抨擊 [pēngjī]
france:
attaquer
germane:
1. angreifen, attackieren la lastan el amaso ~as la hundo: den Letzten beißen die Hunde. 2. angreifen (Gesundheit), einen erwischen, zu schaffen machen, überkommen (angreifen) 3. angreifen
hebree:
לתקוף, להתקיף
hispane:
atacar
hungare:
támad, megtámad
itale:
attaccare, assalire
japane:
攻撃する [こうげきする], 襲う [おそう]
nederlande:
1. aanvallen 2. overvallen 3. inwerken op
portugale:
1. atacar
ruse:
атаковать, нападать
slovake:
napadnúť, vystúpiť proti niekomu 1. zaútočiť
tokipone:
1. utala
ukraine:
для позначення кислих солей

atako

1.
MIL Ago, kiu komencas batalon: atako de rabistoj; gardi la propran armeon kontraŭ atako [15]; la trumpetoj ekludis al la atako [16]; (figure) mi petas vin, al la tablo! […] ili proksimiĝis, eltiris la tranĉilojn kaj brave komencis la atakon [17]; (figure) la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la jezuitoj [18]; hako post hako estas la plej efika atako PrV . VD:ofensivo
2.
Subita apero de emocio, afekcio, sento, malsano: atako de rido, pasio; en atako de ĝojo kaj konfuzo, kun […] amo kaj kompato, li rigardis la elturmentitan vizaĝon [19]; Tutmozis timigita atendis, ĝis la atako de furiozo forlasos la princon [20]; minacas atako de krupo [21]; helpu al mi min levi! ĝi estas nur atako de senkonscieco [22]. VD:frapo, krizo
3.
Ekdifektado de substanco.
beloruse:
1. атака, напад 2. прыступ 3. каразійнае пашкоджаньне
ĉeĥe:
atak, ataka, napadení, nájezd, přepadení, útok
ĉine:
1. 歼击 [jiānjī], 殲擊 [jiānjī] 2. 瞬間衝動 [shùnjiānchōngdòng], 瞬间冲动 [shùnjiānchōngdòng], 狂怒 [kuángnù]
france:
attaque
germane:
1. Angriff 2. Anfall (Herz-, Wut-, ...von Heiterkeit)
hebree:
התקפה
itale:
attacco, assaltoe
japane:
攻撃 [こうげき], 発作 [ほっさ]
slovake:
napadnutie, útok
ukraine:
атака, напад, приступ, випад

*atakanto

1.
SPOMIL Homo kiu atakas, komencas batalon, sportludon ktp: Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn [23]; Vi […] helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj [24];
2.
Verva kritikanto: de iliaj senkaŭzaj atakoj Esperanto ne pereos, kiel ĝi ne pereis ĝis nun, malgraŭ multaj miloj da atakantoj [25].
23. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 17:7
25. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
beloruse:
нападнік, нападаючы
ĉine:
1. 攻击者 [gōngjīzhě], 攻擊者 [gōngjīzhě], 进攻者 [jìngōngzhě], 進攻者 [jìngōngzhě], 侵略者 [qīnlüèzhě] 2. 冒犯者 [màofànzhě]
france:
attaquant
germane:
Angreifer
hebree:
תוֹקֵף
japane:
攻撃者 [こうげきしゃ]
ukraine:
нападник, нападаючий (ім.)

atakantino

SPOMIL Virina atakanto.
beloruse:
нападніца
ĉine:
袭击者 [xíjīzhě], 襲擊者 [xíjīzhě]
france:
attaquante
germane:
Angreiferin

atakema

Batalema, spitema: atakema kiel leono [26]; mi vidas laŭ lia nazo, ke li estas forte atakema [27]; (figure) doktoro Rees ofte ofendiĝis pro lia atakema malkredemo [28]; (figure) Franjo, spirito atakema, ekparolis vive per akra voĉo [29]; (figure) la atakemo de la ventego kaj la terura varmego kreskis senhalte [30].
angle:
belligerent, bellicose, pugnacious, aggressive
beloruse:
ваяўнічы
ĉeĥe:
agresivní, útočný
ĉine:
气势汹汹 [qìshìxiōngxiōng], 氣勢洶洶 [qìshìxiōngxiōng], 忮 [zhì], 好斗 [hǎodòu]
france:
agressif, querelleur
germane:
angriffslustig
hebree:
תוקפני, תוקף, לוחמני, תקיף
hungare:
támadókedvű
itale:
aggressivo, bellicoso
japane:
攻撃的な [こうげきてきな]
nederlande:
aggressief
ruse:
воинственный
slovake:
útočný, dobyvačný
ukraine:
войовничий, бойовий

kontraŭatako

MIL Rebata atako kontraŭ atakinta malamiko: kvazaŭ prusa stabestro, mi preparis kontraŭatakon [31]; la Lugosanoj sendos duan rabobandon, por repagi nian kontraŭatakon [32]; la du fuĝantoj kriegis nehoman krion kaj senespere kontraŭatakis la ĉasantojn [33].
31. L. Beaucaire: El la vivo de bervala sentaŭgulo, 1974
32. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
33. Monato, Eizo Otsuka: Tri fuĝantoj, 2007
beloruse:
контратака
ĉine:
回击 [huíjī], 回擊 [huíjī], 逆袭 [nìxí], 逆襲 [nìxí], 还击 [huánjī], 還擊 [huánjī]
france:
contre-attaque
germane:
Gegenangriff

surprizatako

MIL Subita, neatendita atako: okazis rapida decido: surprizatako en la urbeto, forigo de la oficantoj, gvardiŝanĝo, arestadoj [34]; trafi ilin per surprizatako, tiel ke ili ne havos tempon por alpreni siajn batalpoziciojn [35]; separatismaj grupoj ofte surprizatakas en hindian teritorion [36].
beloruse:
раптоўны напад, налёт
ĉeĥe:
překvapivý útok, přepad
ĉine:
突袭 [túxí], 突襲 [túxí], 偷袭 [tōuxí], 偷襲 [tōuxí]
france:
raid
germane:
Überraschungsangriff
itale:
blitz, sortita (blitz degli assediati)
japane:
奇襲攻撃 [きしゅうこうげき]
slovake:
prekvapivý útok, prepad

trompatako, ŝajnatako

MIL Ŝajnigata, malforta atako por delogi malamikon, por provi lian rebatemon...: post la trompatako de kunpaktuloj, ili […] komencis kontraŭatakon [37].
37. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
фальшывая атака
ĉine:
佯攻 [yánggōng]
france:
fausse attaque
germane:
Scheinangriff

vortataki

(tr)
Ataki per malfavoraj diroj, tre mallaŭdi, forte kritiki: „vi estas stultulo kaj instruojn miajn vi ne memoras,“ vortatakis lin la maljuna sinjoro [38]; la inundo de etaj vortatakoj sen inteligenta argumentado ne meritas spacon en mondvasta gazeto [39]. VD:kritiki, vortobatali
38. B. Němcová, trad. J. Patera: Diablo kaj Kaĉa, [2009?]
39. Monato, Elson B. Snow: Dio, benu Usonon! (2), 2003
beloruse:
нападаць (словамі)
ĉeĥe:
obořit se, osopit se
france:
attaquer verbalement, fustiger (verbalement)
slovake:
oboriť sa, osopiť sa

administraj notoj

~antino: Mankas dua fontindiko.
~antino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.