*flos/o

*floso

1.
Kunaĵo, aro da arbaj trunkoj ĵetitaj en riveron, por ke la fluo ilin transportu: ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro ĝis Jafo [1]; mi laboris sur grandaj […] flosoj, sur kiuj ni mem ĉarpentis iaspecan kabaneton KKr .
2.
Similspeca trabaro, konstruita por transporti homojn aŭ diversajn materialojn: ŝipetoj […] diskuradis en ĉiujn direktojn por tralasi grandegan floson, kiu portis el Supra Egipto malsupren grandegajn ŝtonojn [2]; de Teboj veturis al la maro multenombraj flosoj kun la tritiko [3]; supren malsupren […] balancis sin malbona netaŭga floso kun kvar, kvin malfeliĉuloj, kiuj senĉese dronadis en [la] akvamasoj por en la sekvanta momento denove elnaĝi VojaĝImp ; ĉar en la ŝipo troviĝis kelke da ekstraj velstangoj, tri aŭ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto aŭ du, mi komencis fari floson Rob .

1873 Feddersen: pejzaĝo kun flosoj
PD  [4]
angle:
raft, (log) boom
ĉeĥe:
plť, prám, vor
ĉine:
[fá], 筏子 [fázi], 泭 [fú], 棑 [pái]
france:
radeau, train de bois
germane:
Floß
hispane:
balsa, armadía
japane:
いかだ
nederlande:
vlot (z.nw.)
portugale:
2. jangada
ruse:
плот
slovake:
plť
ukraine:
пліт (для сплаву або переправи)

flosi

1.
(tr)
Transporti arbotrunkojn kiel floso: mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj […] mi flosos ilin sur la maro ĝis la loko, pri kiu vi sciigos al mi [5].
2.
(ntr)
Resti surface de fluaĵo pro malpezeco en maniero de floso, sekvante la fluon: galeroj […] flosis ĉe la sabla bordo DKM ; bajdaro (kajako de aleutoj) flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo Ĉukĉoj ; oni trovis la remboaton renversita, sed ĝi flosis surmare VRA ; li surdorse […] flosas sur la maro Rsp ; tia moderna kargoŝipo verdire ne plu estas ŝipo, ĝi estas flosanta maŝino MortulŜip ; (figure) konsiderinte […] la situacion, en kiu ŝi sin trovis […], ŝi ne volis lasi la aferojn flosi laŭflue Iŝtar . ANT:droni2, mergiĝiVD:drivi1, flui, naĝi, ŝvebi.
3.
(figure) Ŝvebi, glisi: la falombrelo […] malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas (glisas) milde al la tero KrM ; sur la alia flanko de la golfo […] levas sin la urbodomo, […] la malhelruĝa domego kvazaŭ kviete flosas sur la matenbrila akvo ViV ; inter la okulgloboj kaj la fermitaj palpebroj flosis brunaj makuloj kun fajre verda bordero MkM .
angle:
1. raft 2. float (on water)
ĉeĥe:
2. plout, plynout, splývat
france:
1. radeau 2. flotter (intr., sur l'eau)
germane:
1. flößen 2. schwimmen, aufschwimmen, nicht untergehen 3. gleiten
hispane:
2. flotar
japane:
浮いている [ういている]
nederlande:
2. vlotten, bovendrijven
ruse:
1. сплавлять (по течению) 2. держаться на плаву
slovake:
2. plávať
taje:
2. ลอย (อยู่บนน้ำ)
ukraine:
плавати (на поверхні води), сплавлятися (про деревину)

flosigi

1.
Flosi1: ni segis la arbojn kaj flosigis ilin malsupren sur la rivero [6]; flosigado estis en Karintio grava transportmaniero inter 1200 kaj 1940 [7].
2.
Fari ke io flosu2, meti en flosan staton: ambaŭ knabojn la servistoj metis en korbon, kiun flosigis en superbordiĝinta Tibero kaj raportis al la reĝo plenumon de la tasko [8].
6. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
7. Walter Klag: Vakeroj de Alpoj, Monato, 2001/01, p. 10
8. Vikipedio, Romulo kaj Remo
angle:
float (tr.)
ĉeĥe:
plavit (dříví)
ĉine:
1. 飄浮 [piāofú], 汧 [qiān]
france:
flotter (tr.)
germane:
1. flößen
hispane:
hacer flotar
japane:
浮かべる [うかべる], いかだに組んで流す [いかだにくんでながす]
nederlande:
doen vlotten
ruse:
1. сплавлять (по течению)
slovake:
plaviť
ukraine:
сплавляти, перевозити, переправляти, пустити на волю хвиль

flosado

1.
Perflosa transportado: la flosado laŭ Tara estas turisma allogaĵo [9]; tiuj, kiuj partoprenos en la flosado, venu la 7-an de aŭgusto matene [10]; post 70-kilometra surrivera flosado, li volis atingi la kreolan vilaĝon [11].
2.
Stato de tio, kio flosas: pro la buntaj koloroj kaj gracia flosado de balono, multaj grandaj entreprenoj prenis balonon kiel sian propagandilon [12].
9. Monato, Dimitrije Janičić: Vidinda ponto, 2008
10. RA: Renkontiĝo de Amikoj
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Raymond Maufrais: Pereinta en ĝangalo
12. I. Olvasáskészség
angle:
2. floating
ĉeĥe:
voroplavba
france:
1. flottage 2. flottement (fait de flotter)
germane:
1. Flößen 2. Treiben
hispane:
1. flotación 2. flotando
japane:
浮遊 [ふゆう]
nederlande:
vlotten (z.nw.)
ruse:
1. сплав (напр. леса по воде)
slovake:
plavba na plti
ukraine:
плавання

flosisto

Tiu, kiu kondukas floson: ofte sur floso staris kabano kun forno, kvar aŭ kvin flosistoj stiris [13]; la arbohakisto intense kunlaboris ĝis en la komenco de la 20-a jarcento kun la […] flosisto kaj karbigisto [14].
13. Walter Klag: Vakeroj de Alpoj, Monato, 2001/01, p. 10
14. Vikipedio, Arbohakisto
ĉeĥe:
vorař
france:
flotteur (ouvrier qui flotte le bois)
germane:
Flößer
hispane:
flotador (trabajador que flota la madera)
japane:
いかだ乗り [いかだのり]
nederlande:
vlotter, houtvlotter, vlotvoerder
ruse:
сплавщик
slovake:
pltník
ukraine:
сплавник, плотогон, перевізник

flosilo

Objekto aŭ ilo, kiu flosas, servanta por montri nivelon aŭ rapidecon de fluo, aŭ por subteni ion en akvo: flanka flosilo de kanuo; fiŝo kaptis la hokon de Anne, la flosilo sinkis en la akvon, kaj Anne levis perkon aeren [15]; flugil-flosilo kaj benzinujo el la franca flugboato de Amundsen […] estis trovitaj ĉe la marbordo [16]; boato: tia flosilo, kia estas kutime pelata per maŝino MortulŜip ; la fizalio, alinomata de la britoj „portugala militŝipo“, posedas flosilon plenan je gaso, kiu elstaras el la marsurfaco [17]. SUB:buo, pontonoTUT:areometro, VD:naĝilo, naĝoveziko, stabiligilo
angle:
float, bob
ĉeĥe:
plovák
france:
flotteur (objet)
germane:
Schwimmer, Schwimmkörper
hispane:
flotador (objeto)
japane:
浮き [うき], フロート
nederlande:
dobber, vlotter, drijver
ruse:
поплавок
slovake:
plavák

floslinio

MAR
Nivelo, ĝis kiu enakviĝas ŝipo: la fiŝista skuno […] estis 33 metrojn longa, 7,6 m larĝa kaj 3,4 m profunda sub la floslinio [18].
18. Nova urbo, familiaro, 5/2017 Oktobro 2017
angle:
waterline (ship)
ĉeĥe:
čára ponoru
ĉine:
[zhōng]
france:
ligne de flottaison
germane:
Wasserlinie (Schiff)
hispane:
línea de flotación
japane:
喫水線 [きっすいせん]
ruse:
ватерлиния
slovake:
ponorová čiara
ukraine:
ватерлінія

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~linio: Mankas dua fontindiko.