tradukoj: bg de en es fr hu nl pt ru


Vasta longa senmanika
supervesto,
kiu malstrikte pendas de sur la ŝultroj:
Adaha deprenis de siaj ŝultroj lanan mantelon, kaj metis
ĝin ĉirkaŭ la knabineton
[2];
dirante tion, la princo ĵetis sur la ŝultrojn
mantelon kun kapuĉo kaj elglitis en la ĝardenon
[3];
envolvu vin en vian mantelon, ĉar kiel ajn varmege
ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme
[4];
kozaka, kavaleria mantelo.

masko,
vualo
burnuso,
pelerino,
ponĉo
En la eŭropa modo de post la 18a jc, ĝenerala nomo de
supervesto en
formo de iom longa kaftano:
vojaĝmantelo, pluvmantelo, peltomantelo;
homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo,
per manteloj kontraŭ la malvarmo
[6];
Mahometo ... deiris de la ĉevalo, prenis la
serpenteton kaj metis ĝin en la manikon de sia mantelo
[7];
izvoŝĉikoj vestitaj en la tradicia longa blua
mantelo kun zono
ĉirkaŭ la talio kaj sube dika ŝafopelto,
kondukas en la stratoj
... siajn veturilojn
[8].
palto,
redingoto,
surtuto,
talaro
Palto por virinoj.

Varma vintra
mantelo2
el pelto:
li estis vestita en peltomantelo kun kastora
kolumo kaj astrakana malnovreĝima antaŭrevolucia ĉapo
[9].

Luksa pelta
mantelo2,
precipe ina:
la aŭtoj alvenis unu post la alia, kaj lukse dekoritaj
uniformoj, admirindaj, ermenaj peltmanteloj, blankaj
frakoj estis videblaj
[10].

Interna, varmega kaj gluema parto de la tero,
ĉirkaŭ la
terkerno
kaj sub la
terkrusto:
helpe de la esplorado pri tertremo de interna lando de Antarko
oni konos la profundan strukturon de terkrusto kaj termantelo
[11].
Dubinda difino, dubinda uzo. PIV2 ĉi tiun sencon ne donas,
kaj ankaŭ mi opinias ĝin forigenda.
[Sergio]