*tabl/o PV

*tablo

Meblo konsistanta el plato subportata de unu aŭ pluraj kruroj (aŭ piedoj): la libro estas sur la tablo [1]; antaŭ la kanapo estis ronda tablo FK ; sur malgranda tablo unupieda staris la korbo kun pecetoj de perkalo IK ; kiam la tablo estis preparita, oni invitis la gastojn al la tablo DL ; faru tablon el akacia ligno, du ulnoj estu ĝia longo, kaj […] unu ulno kaj duono ĝia alto [2]; ni metu tien por li […] tablon kaj seĝon kaj lumingon [3]; hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de ŝinko VivZam ; karafo da akvo, salujo, vitra krenujo okupis la tablon IK ; la juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi dekkelke da folioj Marta ; la libristo staris malantaŭ la magazena tablo […] en pozo senmova Marta ; la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn FK ; (figure) fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo (ĉetabla rondo) eksplodadis per rido Hamlet ; Beatrico kutimis akcepti ĉe sia manĝotablo ĉiujn siajn amikojn ChL ; kiam ili poste eksidis ĉirkaŭ la kafotablo, ili […] estis freŝhumoraj, kvazaŭ ili ĵus ellitiĝus HsT ; la germanaj kamparanoj en tiu pura luma restoracio, apud la biertabloj, tute ne similas tiun vilaĝon Metrop ; la moneroj falas sur la pale brilan breton de la trinktablo, la fortika kaj korpulenta drinkejmastro ĵetas al ŝi kelkajn […] vortojn LGA ; la gastaro sidis jam ĉe la ludotabloj [4]; mi forgesis mian horloĝon sur la noktotablo de la sakristianino KrB ; Zalmuna staris antaŭ la altarotablo, fikse rigardante en obtuza sensenteco la sanktfiguron Iŝtar ; [mi] eniris kontoron kaj troviĝis ĉe servotablo kun interspacitaj vandoj antaŭ ĝi, tiel, ke oni ne povis esti vidata de najbaraj klientoj KrM ; apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla PrV ; vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita (vivi sate kaj komforte) PrV . VD:tablolampo, tabloludo, tablomonto, tabloteniso, tablotuko
afrikanse:
tafel
albane:
tabela
amhare:
ጠረጴዛ
angle:
table
arabe:
الجدول
armene:
սեղան
azerbajĝane:
masa
beloruse:
стол
bengale:
টেবিল
birme:
စားပှဲ
bosne:
stol
bulgare:
маса
ĉeĥe:
jídelní stůl, stůl
dane:
tabel
estone:
tabelis
eŭske:
taula
filipine:
talahanayan
france:
table vivi inter forno hejtita kaj ~o kovrita: vivre comme un coq en pâte.
galege:
mesa
germane:
Tisch manĝo~o: Esstisch. bier~o: Biertisch. ludo~o: Spieltisch. nokto~o: Nachttisch. servo~o: Schalter (Tisch).
guĝarate:
ટેબલ
haitie:
tab
haŭse:
tebur
hinde:
तालिका
hispane:
mesa vivi inter forno hejtita kaj ~o kovrita: vivir como un rey.
hungare:
asztal
igbe:
okpokoro
indonezie:
meja
irlande:
tábla
islande:
borð
japane:
テーブル
jave:
tabel
jide:
טיש
jorube:
tabili
kanare:
ಟೇಬಲ್
kartvele:
მაგიდა
kazaĥe:
үстел
kimre:
tabl
kirgize:
стол
kmere:
តារាង
koree:
나타난
korsike:
tàvula
kose:
itafile
kroate:
stol
kurde:
mêz
latine:
mensamque
latve:
tabula
laŭe:
ຕາຕະລາງ
litove:
lentelė
makedone:
маса
malagase:
latabatra
malaje:
jadual
malajalame:
പട്ടിക
malte:
tabella
maorie:
tepu
marate:
टेबल
monge:
rooj
mongole:
хүснэгт
nederlande:
tafel
nepale:
तालिका
njanĝe:
gome
okcidentfrise:
tafel
panĝabe:
ਸਾਰਣੀ ਵਿੱਚ
paŝtue:
جدول
perse:
میز
pole:
stół
portugale:
mesa
ruande:
ameza
ruse:
стол
samoe:
laulau
sinde:
ميز
sinhale:
වගුව
skotgaele:
clàr
slovake:
jedálenský stôl, stôl
slovene:
miza
somale:
miiska
ŝone:
tafura
sote:
tafoleng
sunde:
meja
svahile:
meza
svede:
bord
taĝike:
мизи
taje:
ตาราง
tamile:
அட்டவணை
tatare:
өстәл
telugue:
పట్టిక
tibete:
ཅོག་ཙེ་
ukraine:
стіл
urdue:
ٹیبل
uzbeke:
stol
vjetname:
bảng
volapuke:
tab
zulue:
ithebula

tablestro

Servisto ĉefoficanta super la manĝoj en riĉa domo aŭ en multehomaj festenoj; butlero: tablestro min gaste invitis al festenoj [5].
5. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 1918
angle:
butler
france:
maître d'hôtel, majordome (maître d'hôtel)
germane:
Butler, Diener, Haushofmeister
indonezie:
kepala pelayan
itale:
maggiordomo
nederlande:
butler
perse:
پیشخدمت، خوانسالار
pole:
stolnik

*tableto

Mallarĝa aŭ malalta tablo: mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj [6]; avo kapsignis en la direkto al la spegulo, sur kies tableto staris la kalendaro [7]; tabletoj ŝarĝitaj per bagatelaĵoj [8].
beloruse:
столік
ĉeĥe:
stolek, stoleček
france:
tablette
germane:
Tischchen
hispane:
mesita, mesilla
hungare:
asztalka, kisasztal
japane:
小卓 [しょうすぐる]
pole:
stolik
ruse:
столик
slovake:
stolček
ukraine:
столик

altabliĝi, ĉetabliĝi

Alsidiĝi ĉe tablo: [ili] altabliĝis en kafejoj por sin sensoifigi ChL ; ni tuj ĉetabliĝu kaj vi rakontos al ni dum la manĝo, ĉu konsentite ChV ? altabliĝinte, li tintigis la sonorilon kaj, ne atendante ĉeson de la bruo, komencis paroli Metrop ; grupo da oficiroj ĉetabliĝintaj por vespermanĝo [9]; kiam la manĝaĵo estis preta, ili altabliĝis [10].
beloruse:
сядаць за стол
france:
s'attabler, se mettre à table
germane:
sich zu Tisch begeben, sich um den Tisch setzen
hispane:
sentarse a la mesa
japane:
テーブルにつく [てーぶるにつく], 食卓につく [しょくたくにつく]
pole:
siadać przy stole, siadać do stołu

surtabligi

(tr)
Meti sur tablon, tiel disponigi: oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte [11]; oni surtabligu plej delikatajn manĝaĵojn [kaj] la plej ĉarmaj knabinoj dancu ĉirkaŭ ŝi [12]; servoknabinoj venis verŝi vinon kaj surtabligi pladojn [13].
angle:
serve (food)
beloruse:
ставіць на стол, сэрвіраваць
ĉeĥe:
dát na stůl
france:
mettre sur la table, servir (mettre sur la table)
germane:
servieren, auftischen
hispane:
poner sobre la mesa, servir (poner sobre la mesa)
hungare:
asztalra helyez, tálal
japane:
卓上に置く [たくじょうにおく], 食卓に載せる [しょくたくにのせる], 手札を見せる [てさつをみせる]
pole:
kłaść coś na stół, kłaść coś na stole
ruse:
подать на стол
slovake:
dať na stôl
ukraine:
ставити на стіл, розставляти на столі

desegnotablo

EBV
Tablo por desegnado, kutime kun klinita aŭ klinebla plato: ĝis preskaŭ la lasta jardeko de la 20-a jarcento, ĉiu desegnado okazis per plumo aŭ krajono, papero, liniilo kaj sur desegnotablo [14].
beloruse:
чарцёжны стол
ĉeĥe:
rýsovací stůl
france:
table à dessin
germane:
Zeichentisch
hispane:
mesa de dibujo
hungare:
rajzasztal
indonezie:
meja gambar
japane:
製図机 [せいずつくえ]
pole:
stół kreślarski
ruse:
чертёжный стол
slovake:
rysovací stôl

furaĝotablo

AGR En stalo, tablo sur kiu oni elmetas la furaĝon por manĝigi la brutojn: devus esti larĝa furaĝotablo meze de la ejo kaj super ĝi plafona pordeto al la fojnejo HsT . VD:furaĝujo, trogo
angle:
feeding table
beloruse:
кармовы стол
germane:
Futtertisch
pole:
paśnik

labortablo

1.
Tablo por labori, precipe en laborejo: li iom postiĝis je la manĝopaŭzoj kaj restis iom da tempo ĉe sia labortablo HsT ; kiam la fratoj sidis ĉe sia komuna labortablo, deklaris Eriko, ke li volas ripeti matematikon InfanTorent2 .
2.
KOMP En grafika fasado, parto de ekrano sur kiu aperas fenestroj, piktogramoj kaj aliaj objektoj bildigantaj la laborspacon de la uzanto.
a)
En Uniksaj fenestrosistemoj, ĉiu el pluraj ekranplenoj (tipe 2 aŭ 4) en kiuj la uzanto povas aranĝi siajn fenestrojn, laŭ diversaj temoj de siaj okupoj: komuti virtualajn labortablojn; elektu la kolorojn por via Esperanta labortablo.
b)
La ekrana fono, ekrana loko ne kovrita per fenestro, piktogramo aŭ alia ekrana objekto: por surekranigi la labortablan menuon, klaku per la dekstra musbutono sur la fona parto de la labortablo; por povi ĉiam tuj lanĉi aplikaĵon, trenu ĝian piktogramon sur la labortablon.
angle:
1. desk 2. desktop, workspace
beloruse:
працоўны стол, варштат
france:
1. bureau (meuble), établi (meuble) 2. bureau (écran informatique)
germane:
1. Arbeitstisch, Bürotisch 2. Bildschirmhintergrund, Desktop, Arbeitsplatz
hispane:
1. mesa de despacho (mueble), escritorio 2. escritorio, espacio de trabajo
hungare:
1. munkaasztal 2. asztal (desktop), desktop
indonezie:
1. meja kerja
japane:
デスクトップ
pole:
1. pulpit, stół roboczy, stół warsztatowy, warsztat (pot.) 2.a obszar roboczy 2.b pulpit
portugale:
1. balcão, banca
ruse:
1. рабочий стол, верстак 2. рабочий стол

montrotablo

EKON Tablo, sur kiu oni prezentas varojn, en vendejo, bazaro, foiro ktp: la fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj ekzempleroj, sed la rakontoj de Perault ne estis inter ili [15]; avantaĝo por tiuj komercistaj domoj: la superaj etaĝoj protektis la montrotablojn de la komercistoj [16]. VD:stando, vendotablo, vitrino
15. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
16. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes, 2010
angle:
showcase
france:
affichage
germane:
Auslage (Tisch), Ladentisch, Verkaufstisch, Tresen
japane:
陳列台 [ちんれつだい], 展示台 [てんじだい]
pole:
stół demonstracyjny

*skribtablo, *skribotablo

Tablo uzata por skribi, ordinare kun tirkestoj, ilaroj kaj similaj: en mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj [17]; skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas) [18]. ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro Marta ; ŝi sin sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte, ŝi skribis la sekvantajn liniojn FK ; la kandelingo ricevis lokon sur verda skribtablo [19]; [ili] sidis apude apud skribotablo unu kontraŭ la dua BdV .
beloruse:
пісьмовы стол
ĉeĥe:
psací stůl
france:
bureau (meuble)
germane:
Schreibtisch
hispane:
escritorio, buró (mueble)
hungare:
íróasztal
indonezie:
meja tulis
itale:
scrittoio (mobile)
japane:
事務机 [じむづくえ], 勉強机 [べんきょうづくえ]
nederlande:
schrijftafel
pole:
biurko, kantorek, sekretarzyk
rumane:
birou, secretar
ruse:
письменный стол
slovake:
písací stôl
svede:
skrivbord

tualettablo EBV , spegultablo

Tablo por tualeto, kutime provizita per speguloj, kestoj aŭ fakoj por ŝminkoj: zorgeme ŝi formetis la tualettablon, kiu kaŝis la komunikan pordon KPr ; [ili] esploris bagatelaĵojn kaj ornamaĵojn sur niaj komodoj aŭ tualettabloj, inspektis detale ĉiujn kestojn Ĉukĉoj ; ŝi forlasis la kajeron, metis la kubutojn sur la spegultablon kaj, spegulate, ŝi longtempe sidis MkM .
beloruse:
туалетны столік
ĉeĥe:
toaletka, toaletní stůl
france:
coiffeuse (meuble)
germane:
Frisiertisch, Kosmetiktisch, Toilettentisch
hispane:
tocador (mueble)
hungare:
fésülködőasztal, toalettasztal, öltöztetőasztal
indonezie:
meja rias
pole:
toaletka
ruse:
трельяж, туалетный столик
slovake:
toaletný stolík
ukraine:
туалетний столик

vendotablo

EBV
Tablo por prezenti vendotaĵojn en butiko, bazaro aŭ ajna komercejo: ĉe la muro malantaŭ la vendotablo pendis longa vico da helaj someraj kostumoj Tor ; [li] montris al pordo malantaŭ la vendotablo kaj petis ŝin eniri InfanTorent2 ; li staris sur la placo kaj ĉe iu malgranda vendtablo vendis legomojn VRA .
beloruse:
прылавак, ятка
ĉeĥe:
pult v obchodě
france:
étal
germane:
Auslage, Theke, Ladentisch, Tresen
hispane:
mostrador
hungare:
pult (bolti)
pole:
lada
ruse:
прилавок
slovake:
pult v obchode

verŝotablo, verŝtablo

EBV
Alta, longa tablo precipe en drinkejo aŭ restoracio, inter preparejo kaj manĝejo, ĉe kiu klientoj povas resti stare aŭ sur altaj sidiloj: ili staris ĉirkaŭ la verŝtablo apud la pordo [20]; [ili] ĉe la verŝtablo per sia blekado min preskaŭ migrenigis MkM .
beloruse:
стойка (у бары і да г. п.)
france:
bar (meuble), comptoir (d'un bar), zinc (d'un bar)
germane:
Schanktisch, Theke, Bar, Tresen
hispane:
mostrador (de un bar), barra (mueble)
hungare:
italpult
indonezie:
meja bar
pole:
lada, bar
ruse:
стойка бара
ukraine:
стойка, прилавок, шинквас

vitrotablo

Horizontala aŭ iom dekliva vitrino kun vitra supro: meze de la salono troviĝas busto de Zamenhof kaj ĉirkaŭ ĝi estas kelkaj vitrotabloj [21]. VD:vitrino
21. P. Chrdle, M. Malovec: Nova Esperanto-Muzeo en urbo Svitavy, Mikrofone, 2008-10 ĝis 12
beloruse:
вітрына
france:
vitrine (horizontale)
germane:
Vitrine
indonezie:
etalase
pole:
stół szklany, gablota

komuna tablo

1.
Tablo primetita por kuna manĝado de ĉiuj gastoj en kompanio: ĉe la komuna tablo abundis manĝoj produktitaj de la klubanoj mem [22].
2.
GDEF Manĝo el pluraj antaŭfiksitaj pladoj, surtabligata je fiksita horo por la gastoj de hotelo aŭ restoracio: kiam la horo venis, ĉiuj sidiĝis ĉe unu longa komuna tablo, ĉar en la gastejo ne ekzistis tabloj rondaj aŭ kvadrataj [23]. VD:bufedo2
22. V. Bespalov: [Zamenhofa tago] … kaj en SoĉiLa Ondo de Esperanto
23. Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Parto 1ª, ĉap. 37ª
angle:
2. an ordinary, table d'hôte
beloruse:
агульны стол
france:
2. table d'hôtes
germane:
1. Gästetisch 2. Büffet
indonezie:
2. prasmanan
pole:
1. stół wspólny 2. bufet szwedzki
ruse:
1. общий стол 2. общий стол, табльдот

ronda tablo

(frazaĵo) Kunsido, en kiu ĉiuj povas egale diri sian opinion pri la temo: dum la lunda ronda tablo, preskaŭ unuanime la partoprenintoj laŭdis la aranĝon [24]; debatoj ĉe televida ronda tablo [25].
24. B. Hekland: Sukcesa strigo, La Ondo de Esperanto, 1999-01
25. Kuba Informa Agentejo: Amasmedia milito..., 2006-05-24
beloruse:
круглы стол
ĉeĥe:
kulatý stůl
france:
table ronde (réunion)
germane:
Runder Tisch, Tafelrunde
hispane:
mesa redonda (reunión)
indonezie:
meja pertemuan
japane:
円卓 [えんたく], 円卓会議 [えんたくかいぎ]
pole:
okrągły stół
slovake:
okrúhly stôl

administraj notoj